Sergio,

Via disertajxo pri deviga cirkleco de vortaraj difinoj estas ekstertema.

Unue necesas, ke cxiuj bone komprenu, kial la difino "latvo estas ano de la 
latva etno" estas cirkla. Tio ne estas al cxiu evidenta kaj se vi volas ludi 
utilan rolon prefere helpu tiujn, kiuj ne komprenas, kompreni.

Due, cirkleco fojfoje povas esti vortara rimedo, sed kiam cxiuj aliaj rimedoj 
fiaskis. Tio estas la gxenerala tradicia sinteno de honestaj vortaristoj. Se ne 
estus tiel, la vortaroj abundus je tiaj difinoj:

  martel/o: ilo por marteli.
  martel/i: frapi per martelo.

Ecx kiam necesas prezenti nedifineblan nocion, estas pli honeste doni 
proksimuman intuician klarigon kun ekzemploj kaj referencoj, ol kasxi la 
problemon malantaux cirkla difino. "Litovo estas ano de la cxefa gento de 
Litovujo" miaopinie tre bone rompas la cirklon, ne nur intuicie, sed ecx 
rigore, se nur konsideri, ke "cxefa gento" estas la gento, kiu donas sian nomon 
al la lando (cxefa=nomdona).

Kore,

Marc





> Message du 19/12/08 05:43
> De : "Sergio Pokrovskij" 
> A : [email protected]
> Copie à : 
> Objet : Re: por Marc Re: [revuloj] germanujo + germanio
> 
> 
> --- On Fri, 12/19/08, Marc Bavant wrote:
> 
> [...]
> 
> > Mi rediras mian preferon por "gento", tradicia, F-a ktp.
> 
> Kiel multaj vortoj latinaj, "gento" estas konfuza kaj malpreciza. Jen
> ĝi signifas "klano" (la gento de Julioj), jen "etno". Krome, "gento"
> kutime implicas devenon de komunaj pragepatroj (kio jes estas konvena
> karakterizo de la klana signifo), kio ofte estas malkonvena por la
> etna signifo.
> 
> Tia dusenceco povas konfuzi: iuj eble dirus, ke "la klano Kennedy
> estis tiam la ĉefgento de Usono" :)
> 
> >> (3) La difino de "X-o2" estas cirkla: "ano de la X-a etno", sed
> >> "X-a" cxi-kuntekste signifas "rilata al X-oj", do sume: "ano de la
> >> etno rilata al X-oj". Indas reveni al la PIVa solvo per "cxefa
> >> gento".
> 
> Vi ja iom okupiĝis pri matematiko. Kiel vi povas kredi je sencirklaj
> difinoj? Per kio do finiĝu tiaj difinoj?
> 
> La matematikaj teorioj ja baziĝas sur aksiomaro, kiu estas speco de
> cirkla difino: la aksiomoj difinas INTERRILATOJN inter la bazaj
> konceptoj, kiujn oni POSTULAS sen formala difino.
> 
> Oni akceptu ke latvoj estas ETNO. La rusoj estas alia ETNO. Oni
> povas neformale indiki, ke la latva etno nuntempe posedas sian regnon
> ĉe la Balta maro je difinitaj koordinatoj geografiaj; sed tio NE ESTAS
> DIFINO, tio estas krominformo kiu helpu onin rilatigi tiun etnonomon
> kun aliaj realaĵoj. Se la geografiaj limoj de Latvio ŝanĝiĝos, tio ne
> aŭtomate malaperigos aŭ ŝanĝos la latvan etnon (kp la grandegan ŝanĝon
> en la geografio de la apuda Litovio, kiu cetere reakiris sian ĉefurbon
> Vilno en 1939 -- ĉu ĉi tio ŝanĝis la nocion "litovo"?
> 
> Interalie la latvoj ekzistis antaŭ la jaro 1918a, kaj antaŭ tiu jaro
> nenia Latvio ekzistis, eĉ ne kiel historia regiono (antaŭe ĝia
> teritorio estis parto de germana tradicio, alie strukturita). Tial
> via "sencirkla difino" fakte estas konfuzo inter difino kaj komento.
> 
> La modelo, rilatiganta etnojn al teritorioj, estas fuŝa koncepte. La
> saman teritorion povas kunloĝi diversaj etnoj. Unu sama etno povas
> formi plurajn regnojn (ekz-e la araboj); aŭ havi nenian (kiel kurdoj aŭ
> eŭskoj aŭ la latvoj antaŭ 1918); ili povas vivi diaspore kiel la judoj
> aŭ ciganoj; aŭ nomade, kiel la hunoj, kies nomada regno travagis la
> tutan Eŭrazion, de Ĉinio ĝis la Okcidenta Eŭropo.
> 
> -- 
> Sergio
> 
> 
> 
> 
> 
> 
> 
> ------------------------------------
> 
> retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [email protected]
> por malaboni: [email protected]
> administranto: [email protected]
> 
> URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
> 
> 
> 
> 
>

Rispondere a