>> Mireille:
>> Kion ni faru?
>>
>> 1- Konservi la artikolon kiel ĝi aperis la 1an de Aprilo 2009 en
>> http://www.reta- vortaro.de/ revo/art/ sxerp.html? 
>> <http://www.reta-vortaro.de/revo/art/sxerp.html?> kun neniu mencio de
>> "ŝerpao".

 > Renato:
> Jes, laŭ mi. Mi respektas vian ideon, Mireille, ke devue esti ŝerpao kaj 
> ne ŝerpo, sed oni ne povas tiel aldoni radikojn simple pro prefero de 
> unu homo. Kiel mi ĉima rediradas, se Espernato funkcius tiel, mi rapide 
> aldonus la radikon "kitab-", kiu, laŭ mi, estas tre pli bela kaj tre pli 
> internacia ol "libr-".
> Renato

????
La radiko "libr-" estas Fundamenta:
libr' livre | book | Buch | книга | księga; książka.

La radiko "ŝerp-" ne estas Fundamenta, iam iu kreis ĝin laŭ propra gusto 
  kaj aliaj kiuj bezonis la vorton kopiis senpripense.

La diferencoj inter "ŝerpo" kaj "ŝerpao" estas
* ke la vorton "ŝerpo" oni facile konfuzas kun "serpo" (vidu en la 
reto...), ke iuj pro sia maniero prononci la vorton "ŝerpa" elektis 
akcenti "ŝerp".

* ke la vorto "ŝerpao" ne estas konfuzebla kun "serpo", ke la regulo 15 
de la Fundamento aplikeblas ĉar la vorto "ŝerpa" fariĝis internacia 
vorto, ke nepalano respondis favore al "ŝerpao" kiam oni demandis kiu 
pli taŭgas, "ŝerpoj" aŭ "ŝerpaoj?".

Logike vi devus ankaŭ rifuzi la vorton "ŝerpo" en ReVo.
Neniu ĉi tie sukcesis konvinki min ke la vorto "ŝerpo" estas taŭga vorto.
Fakte la solajn argumentojn kiun mi legis favore al "ŝerpo" estas
* la prononco. Sed ne ĉiuj prononcas same "ŝerpa"
* la jam uzita vorto "ŝerpoj". Sed la vorto ne estas sufiĉe uzita.

Kontraŭ miaj argumentoj mi observis strangajn reagojn, pli parodiaj ol 
raciaj...
Nu...ke oni faru kion oni volas, mi ne rompos al mi la kapon pro tiaj 
bagateloj :-).
Mireja

Rispondere a