> > Antonio:
>> La ekzemplo de Renato estas maltrafa.

 > Renato:
> Certe. Mi jam klarigis ke la senco estis: se mi malŝatas kelkajn vortojn
> en Esperanto, ĉu mi rajtas proponi ke REVO listigu la alternativojn,
> kiujn mi ŝatas?

Ĉikaze temas pri tute alio ol simpla afero de gusto. Mi ne kutimas polui 
la vortaron ReVo trudante vortojn kiuj plaĉas al mi.
Mi ripetas: oni devas pli atenteme proponi novajn radikojn en vortaro 
kiel ReVo, des pli kiam la vortoj celas nomi homgrupon, etnon.
Mireja

Rispondere a