[email protected] wrote: > > > Antonio: > >> La ekzemplo de Renato estas maltrafa. > > > Renato: > > Certe. Mi jam klarigis ke la senco estis: se mi malŝatas kelkajn vortojn > > en Esperanto, ĉu mi rajtas proponi ke REVO listigu la alternativojn, > > kiujn mi ŝatas? > > Ĉikaze temas pri tute alio ol simpla afero de gusto. Mi ne kutimas polui > la vortaron ReVo trudante vortojn kiuj plaĉas al mi. > Mi ripetas: oni devas pli atenteme proponi novajn radikojn en vortaro > kiel ReVo, des pli kiam la vortoj celas nomi homgrupon, etnon. > Mireja
(Mi atentigas, ke kvankam mi respondas al la mesaĝo de Mireja, mia respondo ne estas direktita al ŝi, sed al la tuta diskuto/temo.) Laŭ mi, la ununura kriterio estu: ĉu la radiko efektive uziĝas. Ni ne enmetu novajn radikojn nur ĉar ni volas havi la radikon. Ni kontrolu, ĉu la radiko aparas en la verkoj de bone konataj aŭtoroj aŭ en gravaj gazetoj. Se ĝi ne tie aperas, sed estas vaste uzata en la reto aŭ en la efektive parolata lingvo, ni povas tiam ankaŭ enmeti la radikon. Sed ne laŭ nia propra volo.
