Saluton,

> > > Antonio:
> >>
> >> La ekzemplo de Renato estas maltrafa.
> >>
>  > Renato:
> >
> > Certe. Mi jam klarigis ke la senco estis: se mi malŝatas kelkajn vortojn
> > en Esperanto, ĉu mi rajtas proponi ke REVO listigu la alternativojn,
> > kiujn mi ŝatas?
>
> Ĉikaze temas pri tute alio ol simpla afero de gusto. Mi ne kutimas polui
> la vortaron ReVo trudante vortojn kiuj plaĉas al mi.
> Mi ripetas: oni devas pli atenteme proponi novajn radikojn en vortaro
> kiel ReVo, des pli kiam la vortoj celas nomi homgrupon, etnon.
>
> Mireja

Ve'! Miaj bonaj intencoj estis miskomprenataj.
Pri la ekzemplo de Renato, mi simple sugestis -- KIEL EKZEMPLO SED ANKAUX 
SXERCE -- alian (tre malnovan) araban vorton (kiu estas ankaux gxenov-lingva 
vorto)... kaj signifon kiu ne estas "fundamenta".

Laux mia vidpunkto, kiel mi plurfoje diris, bona vortaro devus enteni cxiun 
ekzistantan vorton... pli gxustan aux malpli gxustan...  aprecindan aux ne 
aprecindan... tamen cxiam UZATAN (ankaux malofte).
Fakte, la leganto eblas trovi ankaux ne-sxatata-de-revo-vorton en la 
verkajxoj...
Por malkuragxigi lernanton, estas pli efika ne-trovita vorto/signifo en iu ajn 
vortaro ol la cxiama propagando kontraux Esperanto. 

Tamen... bona vortaro devus ankaux taksi la entanatajn vortojn tial ke la 
leganto (kiu povus poste igxi verkanto) evitos uzi pridubindajn vortojn.

Mi esperas ke mia vidpunkto estas klara.
Estas gxenerala afero... rilata al la vidpunkto nek de Renato nek de Mirejo.

Reve via

Antonio

Rispondere a