Kara Wieland,

laux mia kompreno estis interkonsento, ke San Marino estas itala kaj
ne esperanta.

Bone. Ni simple diris tion. San Marino estas itala kaj Sanmarino estas esperanta.

Ni aldonu italajn nomojn nur kiel italaj tradukoj kaj ne kiel esperantaj
vortoj (derivajxoj) .

Perfekte.

Alia landnomo donas problemon:
http://www.reta- vortaro.de/ revo/art/ dominik2. html <http://www.reta-vortaro.de/revo/art/dominik2.html>
dominik/o - Dominika Respubliko
havas vikiligon al Dominiko http://eo.wikipedia .org/wiki/ Dominiko <http://eo.wikipedia.org/wiki/Dominiko>
Sed tio artikolo estas pri alia insulo.

Tio estas efektive problema. La Akademio aparte cerbumis pri la afero, sed la solvo eble ankoraŭ ne estas kontentiga kaj eble ĝi ne povas esti, ĉar ambaŭ landoj havas baze la saman nomon en aliaj lingvoj.

Eble la solvo al kiu laudas la unua linio en Vikipedio:

/Se vi volis informojn pri la lando/ República Dominicana/, vidu ĉe Domingo <http://eo.wikipedia.org/wiki/Domingo>./

povus esti konsiderata kiel apuda alternativa solvo.

amike

Renato

Rispondere a