2009/8/26 Marc Bavant <[email protected]>: > Same miaj samkursanoj de la rusa lingvo malofte kapablis gxuste elparoli > "Moskva" malgraux la tre gxustaj klarigoj de la instruisto.
Pardonu deflankigxon de la temo, sed min interesas, kio estas malfacile prononcebla por francoj en tia simpla (por ni, ruslingvanoj) vorto, kiel "Moskva"? Cxu la unua vokalo (kiun ja eblas prononci simple "a", kvankam tio ne tute kongruas kun la literatura normo, sed gxuste kongruas kun la moskva prononco mem)? Aux la kombino de konsonantoj "skv"? Mi ne certas pri la franca, sed en la angla, ekzemple, tiu "skv" ja estas suficxe ofta (en la formo "squ"). -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
