Jurij:

> 2009/8/26 Marc Bavant :
> > Same miaj samkursanoj de la rusa lingvo malofte kapablis gxuste elparoli
> > "Moskva" malgraux la tre gxustaj klarigoj de la instruisto.
> 
> Pardonu deflankigxon de la temo, sed min interesas, kio estas
> malfacile prononcebla por francoj en tia simpla (por ni, ruslingvanoj)
> vorto, kiel "Moskva"? Cxu la unua vokalo (kiun ja eblas prononci
> simple "a", kvankam tio ne tute kongruas kun la literatura normo, sed
> gxuste kongruas kun la moskva prononco mem)? Aux la kombino de
> konsonantoj "skv"? Mi ne certas pri la franca, sed en la angla,
> ekzemple, tiu "skv" ja estas suficxe ofta (en la formo "squ").

"Kv" (fakte "kf") kaj "gv" gxenerale estas malfacile prononcebla: en la franca 
ni konas kombinon de k aux g kun vokala u aux ΓΌ, sed ne kun v aux f. La "s" de 
"skv" ne aldonas veran malfacilajxon, sed ial la francoj emas "reordigi" gxin 
al "ksf" (do "maksfa" aux "magzva").

Kore,

Marc


Rispondere a