2009/8/27 Yury Finkel <[email protected]>:
> Pardonu deflankigxon de la temo, sed min interesas, kio estas
> malfacile prononcebla por francoj en tia simpla (por ni, ruslingvanoj)
> vorto, kiel "Moskva"? Cxu la unua vokalo (kiun ja eblas prononci
> simple "a", kvankam tio ne tute kongruas kun la literatura normo, sed
> gxuste kongruas kun la moskva prononco mem)? Aux la kombino de
> konsonantoj "skv"? Mi ne certas pri la franca, sed en la angla,
> ekzemple, tiu "skv" ja estas suficxe ofta (en la formo "squ").

Angla "squ" ne sonas kiel Esperanta "skv".
Angla "squ" kutime sonas pli kiel Esperanta "skux" (s + k + u^cxapelo).

Ekzemple (depende de dialekto):
angla "squeeze" sonas kvazaux Esperanta "skuxiz"
angla "square" sonas kvazaux Esperanta "skuxer"
angla "esquire" sonas kvazaux Esperanta "eskuxajr"
ktp.
T.e. "qu" kutime (ne cxiam, cxar nenio cxiam veras en la angla :)
sonas kiel esperanta "kux".

(Fojfoje, angla "squ" sonas kiel simple Esperanta "sk" (sen "v"),
ekzemple en "Basque", "risque", ktp.)
Mi ne povas memori anglan vorton, en kiu "squ" sonas kiel "skv" (sed
ne mirigus min se tia vorto ekzistas. :)

La sono "skv" ne sxajnas tre ofta en la angla laux mi (tamen gxi ne
malfacilas por mi).

amike,
russ

Rispondere a