Mi jxus skribis jenan eraron:

> Jurij:
> 
> > 2009/8/26 Marc Bavant :
> > > Same miaj samkursanoj de la rusa lingvo malofte kapablis gxuste elparoli
> > > "Moskva" malgraux la tre gxustaj klarigoj de la instruisto.
> > 
> > Pardonu deflankigxon de la temo, sed min interesas, kio estas
> > malfacile prononcebla por francoj en tia simpla (por ni, ruslingvanoj)
> > vorto, kiel "Moskva"? Cxu la unua vokalo (kiun ja eblas prononci
> > simple "a", kvankam tio ne tute kongruas kun la literatura normo, sed
> > gxuste kongruas kun la moskva prononco mem)? Aux la kombino de
> > konsonantoj "skv"? Mi ne certas pri la franca, sed en la angla,
> > ekzemple, tiu "skv" ja estas suficxe ofta (en la formo "squ").
> 
> "Kv" (fakte "kf") kaj "gv" gxenerale estas malfacile prononcebla: en la 
> franca ni konas kombinon de k aux g kun vokala u aux ü

Legu: "kun konsonanta u aux ü"! Pri konsonanta "u" la situacio similas al tiu 
de la angla, kiel precizigis Russ, sed la franca havas alian duonvokalon, nome 
tiun konsonantan "ü", kiun oni auxdas i.a. en "linguistique" aux "cuire".

Mi aldonas, ke en la franca, same kiel en la angla, kaj male al la rusa, 
ekzistas grava diferenco inter la konsonanta u (= E-a "ux" antaux vokalo) kaj 
"v".

Kore,

Marc


Rispondere a