jxeromo:

>arnoldo:
> > > Mi emas fari tion pli ofte ol estas la hodiaÅ­a kutimo por
> > > plifaciligi la
> > > prononcan problemon de ĉinoj, inter aliaj, kies lingvo ne havas
> > > trikonsonantajn grupojn eĉ ne interradike.
>
>marc:
> > Mi tre kompatas cxinojn, japanojn kaj aliajn, sed ni cxiuokaze ne
> > povas fleksi E-on al la fonotaktitaj reguloj de cxiuj apartaj lingvoj.
>
>sed gxuste en la elektoj kiel inter "radblokilo" kaj "radoblokilo", kio 
>estas flekso al aparta lingvo?

Se ni elektas uzi preferinde "radoblokilo" anstataux "radblokilo", cxar 
cxinoj (vere aux ne) pli facile elparolas la unuan, ni iel "fleksas E-on al 
la fonotaktikaj reguloj" de la cxina. Mi volonte agnoskas, ke skribante 
tion, mi troigis, sed troigo estas fojfoje utila por montri la 
konsekvencojn de iu vidpunkto.

>se japano elektos "radoblokilo" kaj germano "radblokilo", kiu pravas, laux 
>kiu regulo?

Ne estas aparta regulo, sed la Fundamento diras "se la belsoneco aux la 
klareco postulas", kaj mi vidas neniun postulon tian en la koncerna okazo.

>mi jxus rigardis en ebea (http://www.esperantoland.de/ebea/) kaj krom 
>kelkaj konsideroj pri duoblaj konsonantoj (sub temo "konsonanto") mi ne 
>trovis studon pri la fonotaktikaj reguloj de esperanto -- kaj entute cxu 
>gxi tiom stabilas?

Ne temas (bonsxance!) pri fonotaktiko de E, sed pri eventuala bezono 
konsideri la konsonantajn grupojn, rezultantajn el kunmeto, evitindaj. Tian 
regulon mi trovas iom naiva malgraux gxia bonintenco. Kiel mi memorigas, 
eblas enmeti pauxzeton, kaj ne cxiam eblas enkonduki ligvokalon.

> > Francoj kutime ne kapablas elparoli "sc", cxefe vortkomence
>
>laux mia sperto nur vortkomence.  instruante al francoj mi plene 
>sukcesigis ili pri senpauxza diro de skribita frazo "mis cias" kaj poste 
>konstatis ke ili plu fiaskas cxe "mi scias" elparolante "mi cias".

Mi same faris, kaj miaj lernantoj pli-malpli elturnigxis, sed mi konstatas 
en E-arangxoj, ke la francoj dauxre "ne cxias", kiel gxuste elparoli tion. 
Same miaj samkursanoj de la rusa lingvo malofte kapablis gxuste elparoli 
"Moskva" malgraux la tre gxustaj klarigoj de la instruisto.

> > Cetere pri la preciza okazo de "radblokilo", la malfacilajxo ne estas
> > pli granda, ol tiu de "sed blokilo", pro kio estas absolute nenio por
> > fari.
>
>kiel montras la ekzemplo de "sc" por francoj, en sama lingvo 
>konsonantgrupoj intervortaj, vortkomencaj, enradikaj, intermorfemaj kaj 
>vortfinaj estas kvar ne tute samaj listoj (mi konstatis iam ke en la 
>proverbaro 17 elcentoj de konsonantgrupoj aperas ja intermorfeme sed ne 
>enmorfeme).  sekve povas esti ke "dbl" estas akceptebla en vortkontakto, 
>sed ne en intermorfema kontakto.

Provu konvinki min, ke "apud plagxo" estas facile elparolebla, sed 
"apudplagxa" tute ne :)

>mi ne diras, ke tiel estas, sed ke pri tio ne estas (miascie) firmaj 
>reguloj kaj eble ecx ne firmaj kutimoj.

Ekzistas teoria regulo, nome ke oni kiel eble plej aparte elparolu la 
koncernajn fonemojn. La malfacileco realigi tiun cxi regulon fontas el la 
nacilingvaj fonotaktikaj kutimoj de la parolanto.

>laux mi la afabla zorgo de arnoldo sekve ne estas riprocxinda.

Mi certe riprocxas nek gxin, nek lin. Cxiu elparolu lauxplacxe, sed 
sciante, ke la ligvokalo ne estas nepra "se la belsoneco aux klareco [ne] 
postulas", kaj ke tiu afabla zorgo solvas nur infiniteziman elcenton de la 
malfacilajxoj ligitaj kun fonotaktikaj kutimoj de (ne nur aziaj) 
samideanoj. Eble se oni konscius pri la escepteco de ligvokalo, oni ne 
skribus "fotoalbumo" aux "urboauxtoritatoj", kiuj aparte hirtigas min!

Kore,

Marc



Rispondere a