Sergio Pokrovskij wrote:
> > La Fundamento en sia 15-a regulo permesas uzi internaciajn vortojn.
>
> Mirinde ofta mislego de la 15a Regulo.
>
> La regulo ne diras, ke ĉiu vorto internacia estas vorto Esperanta. La
> regulo diras, kiamaniere oni adaptu vortojn internaciajn al Esperanto.
Zamenhof ankaŭ ŝajne mislegis tiun regulon. Parolante pri formoj kiel
'redakcio' anstataŭ 'redaktejo', li diris: "[S]e iu diras, ke [tiaj]
formoj ... estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan
enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj ...
estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la №15 de nia gramatiko
ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo."
Se eĉ formoj kiuj kontraŭas la konsilon en la dua parto de la 15-a
regulo ("ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe
nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la
reguloj de la lingvo Esperanto") apartenas al la lingvo, mi dubas ke ni
rajtas elĵeti aliajn internaciajn vortojn.
Certe estus pli bone se multaj tiaj vortoj ne uziĝus en la la lingvo.
Tamen, se iuj parolantoj volas uzi ilin, Zamenhof opiniis, ke la 15-a
regulo rajtigas tion.
La plena citaĵo:
Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun
pseŭdosufiksoj cio, toro k.t.p. (ekzemple: “civilizacio”, “redaktoro”
k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan
formon (ekzemple: “civiliz”, “redakt”) kaj ĉiujn devenajn formojn uzi
nur kun sufikso aŭ finiĝo pure Esperanta (ekzemple: “civilizo”,
“redaktejo”, “redaktisto” anstataŭ “civilazacio”, “redakcio”,
“redaktoro”). Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple “redaktejo”,
estus tute identa kun la vorto “redakcio” kaj povus ĝin perfekte
anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto “redakcio” baldaŭ
malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj
estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon
de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple
“redakcio”, “civilizacio” estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar
laŭ la №15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la
unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la
pseŭdosufiksaj vortoj “fremdaj” fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon
al vortoj “pure esperantaj” ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion
ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la
№15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el
tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli
kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj “pure Esperantaj”. Ne
venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de
nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn
duoblajn (ekzemple: “evolucio” kaj “evoluo”); sed ŝajnas al mi, ke estas
multe pli bone havi en la unua tempo ian “embarason de riĉeco”, ol
malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo
vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa.
Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222