--- On Mon, 9/7/09, Teodoro Sankaro wrote:
>>> La Fundamento en sia 15-a regulo permesas
>>> uzi internaciajn vortojn.
>> Mirinde ofta mislego de la 15a Regulo.
>> La regulo ne diras, ke ĉiu vorto internacia estas vorto
>> Esperanta. La regulo diras, kiamaniere oni adaptu vortojn
>> internaciajn al Esperanto.
> Zamenhof ankaŭ ŝajne mislegis tiun regulon.
Jes. Lia posta interpreto klare kontraŭas lian antaŭan, la
fundamentan intencon. Ankaŭ Z ne ĉiam estis honesta, kaj via citaĵo
klare demonstras ĉi tion. Lia fundamenta regulo malaprobas
"teatr(ik)ala"n kaj anstataŭ "teatra" malgraŭ _theatrical_ kaj
_theatralisch_ -- sed ial li vidas nenion malrekomendindan en tute
analogiaj -cioj. Tio tamen ne estas la Fundamento, sed Lingva
Respondo.
[...]
--
Sergio