La precipa demando sxajnas al mi: se diversaj lingvoj fonaj al Esperanto donas malsamajn sencojn al vorto responda, kaj forme simila, al Esperanta vorto, kiu(j)n senco(j)n preferi en Esperanto?
En la konkreta kazo de "sankcio/sankcii" mi povus imagi jezuitan/talmudisman solvon, donante tiel gxeneralan difinon al la radiko ke gxi kovru kaj la aproban signifon kaj la punan. Cxu iu provos...? amike Istvan Ertl
