--- On Mon, 9/7/09, pistike65 wrote:

[...]

> En la konkreta kazo de "sankcio/sankcii" mi povus imagi
> jezuitan/talmudisman solvon, donante tiel gxeneralan difinon al la
> radiko ke gxi kovru kaj la aproban signifon kaj la punan.

> Cxu iu provos...?

Mi ne komprenas utilon de tia hipokrita solvo.  La idealo ja ne estas
kamufli la problemon, sed teni la lingvon logika, klara, preciza.

Iam Latino havis nocion "disigi" kies subsencoj estis "disigi salon en
akvo" (solvi salon), kaj "disigi, malplekti enigmon" (solvi
problemon).  Sed la modernaj lingvoj ne plu posedas ĉi tiun ĉefsencon
-- maleblas diri "solvi la geamantojn" celante la sencon "disigi la
geamantojn".  Tial en la moderna lingvo la du "solvi" estas tipaj
homonimoj, samkiel la du "kanono"j.

La bona maniero estas apartigi la vortojn por la malsamaj signifoj --
ekz-e kiel oni distingigis "rezignacii" disde "rezigni" aŭ "fonduso"n
disde "fondo".  Unu tia eblo estus "sankciono", kiu retenus
internacian formon -- sen konfuzi la signifojn.

-- 
Sergio



      

Rispondere a