--- On Mon, 9/7/09, jv wrote:

[...]

> en la 15a regulo mi legas ke "estas pli bone" derivi el
> esperanta radiko. neniel ke estas "malpermesite" aux
> "malaprobite" rekte adapti internacia vorton.

Se regulo rekomendas unuecigi, ĉu per tio ĝi ne malrekomendas
(malaprobas) plurigon?

"Mi rekomendas uzi unikan radikon.  Sed tio ne estas malrekomendo uzi
plurajn."  Hm.

> cetere ni parolas cxi tie ne pri derivo, sed pri la enpreno de tuto
> aux maltuto de sencoj de internacia vorto.  pri tio la fundamento ne
> rekte parolas, kaj ni devas rezoni.  al mi ne sonas tre konvinke, ke
> vorto kiu aperas en unu sola loko de la fundamenta antauxparolo
> definitive havu nur la sencon tie konstateblan.  laux simila rezono
> "fenestro" neniam povus signifi en komputiko surekranan moveblan
> spacon, cxar en la fundamento "fenestro" signifas nur malfermajxon
> en muro.

Ambaŭ rezonadoj kondukas al absurdo.  Mi konsentas pri la fenestro --
sed simile oni povus diri ke ne estus kontraŭfundamenta neologisme
atribui al "viro" la signifon "virino" -- kiel kroman, aldonan.  Ion
similan ni vidas ĉe la prefikso GE-: "ambaŭ seksoj" => "ajna el la
seksoj", "patro KAJ patrino" => "patro AŬ patrino".

-- 
Sergio



      

Rispondere a