Russ:
>2009/9/7 jv <[email protected]>: > > laux simila rezono "fenestro" neniam povus signifi en komputiko > surekranan moveblan spacon, cxar en la fundamento "fenestro" signifas nur > malfermajxon en muro. > > > > jxeromo > >Hm, tiu ne sxajnas bona analogio. Tiu metafora aux pligxeneraligita >uzo de "fenestro" en komputila senco sxajnas klara kaj evidenta. Neniu >konfuzigxas kaj pensas ke estas ia fizika fenestro en ia muro de la >komputilo. En alia simila diskuto mi uzis matematikan terminon, eble "korpo" ("field" en la angla), por montri, ke uzo de vorto en senco tute alia ol tiu de la Fundamento, ne nepre estas kontrauxfundamenta (cxi-okaze kiel cxe multaj matematikaj terminoj cxerpitaj el la cxiutaga lingvo la eventuala analogio estas tute arbitra). >La dua senco de "sankcio" estas tute MALA kaj KONTRAUXA al la unua >senco, kio ja estas sennecese konfuza. Mi ne dirus tion. La komuna ideo estas, ke oni "sanktigas" iun decidon: oni aux envivigas legxon aux alian gravan aferon (senco 1), aux envivigas la konsekvencojn de iu legxo (kiu ial antauxvidas punon) (senco 2). >Laux mi, pli similas diri "nur >ke en la fundamento 'nigro' signifas koloron de nokta cxielo kaj karbo >ne signifas ke 'nigro' ne povus ANKAUX signifi la koloron de negxo kaj >blanka papero", aux ke "nur ke en la fundamento 'kvar' signifas 4 ne >signifas ke 'kvar' ne povas ANKAUX signifi 7". Fu... >sankcie (hm, kion mi celas per tio? :) Malklare ? :) Amike, Marc
