2009/9/7 jv <[email protected]>: > laux simila rezono "fenestro" neniam povus signifi en komputiko surekranan > moveblan spacon, cxar en la fundamento "fenestro" signifas nur malfermajxon > en muro. > > jxeromo
Hm, tiu ne sxajnas bona analogio. Tiu metafora aux pligxeneraligita uzo de "fenestro" en komputila senco sxajnas klara kaj evidenta. Neniu konfuzigxas kaj pensas ke estas ia fizika fenestro en ia muro de la komputilo. La dua senco de "sankcio" estas tute MALA kaj KONTRAUXA al la unua senco, kio ja estas sennecese konfuza. Laux mi, pli similas diri "nur ke en la fundamento 'nigro' signifas koloron de nokta cxielo kaj karbo ne signifas ke 'nigro' ne povus ANKAUX signifi la koloron de negxo kaj blanka papero", aux ke "nur ke en la fundamento 'kvar' signifas 4 ne signifas ke 'kvar' ne povas ANKAUX signifi 7". sankcie (hm, kion mi celas per tio? :) russ
