teodoro: > >>> La Fundamento en sia 15-a regulo permesas > >>> uzi internaciajn vortojn.
sergio: > >> Mirinde ofta mislego de la 15a Regulo. > >> La regulo ne diras, ke ĉiu vorto internacia estas vorto > >> Esperanta. La regulo diras, kiamaniere oni adaptu vortojn > >> internaciajn al Esperanto. teodoro: >> Zamenhof ankaŭ ŝajne mislegis tiun regulon. Parolante pri formoj kiel >> 'redakcio' anstataŭ 'redaktejo', li diris: "[S]e iu diras, ke [tiaj] >> formoj ... estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan >> enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj ... >> estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la №15 de nia >> gramatiko >> ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia >> naskiĝo." sergio: > Jes. Lia posta interpreto klare kontraŭas lian antaŭan, la > fundamentan intencon. Ankaŭ Z ne ĉiam estis honesta, kaj via citaĵo > klare demonstras ĉi tion. Lia fundamenta regulo malaprobas > "teatr(ik)ala"n kaj anstataŭ "teatra" malgraŭ _theatrical_ kaj > _theatralisch_ -- sed ial li vidas nenion malrekomendindan en tute > analogiaj -cioj. Tio tamen ne estas la Fundamento, sed Lingva > Respondo. en la 15a regulo mi legas ke "estas pli bone" derivi el esperanta radiko. neniel ke estas "malpermesite" aux "malaprobite" rekte adapti internacia vorton. cetere ni parolas cxi tie ne pri derivo, sed pri la enpreno de tuto aux maltuto de sencoj de internacia vorto. pri tio la fundamento ne rekte parolas, kaj ni devas rezoni. al mi ne sonas tre konvinke, ke vorto kiu aperas en unu sola loko de la fundamenta antauxparolo definitive havu nur la sencon tie konstateblan. laux simila rezono "fenestro" neniam povus signifi en komputiko surekranan moveblan spacon, cxar en la fundamento "fenestro" signifas nur malfermajxon en muro. jxeromo
