ĵerom:

/en la 15a regulo mi legas ke "estas pli bone" derivi el esperanta radiko. neniel ke estas "malpermesite" aux "malaprobite" rekte adapti internacia vorton./

se la Fundamento diras, ke nigro signifas nigron, ĝi evidente implicas, ke nigro ne signifu blankon ankaŭ sen specifa frazo tiusenca.

cetere ni parolas cxi tie ne pri derivo, sed pri la enpreno de tuto aux maltuto de sencoj de internacia vorto. pri tio la fundamento ne rekte parolas, kaj ni devas rezoni.

surbaze de tio, kion la Fundamento faras en similaj okazoj. ŝjanas al mi ke Zamenhof provas doni unu signifon al unu vorto.

al mi ne sonas tre konvinke, ke vorto kiu aperas en unu sola loko de la fundamenta antauxparolo definitive havu nur la sencon tie konstateblan.

bone. ghi havu similajn sencojn, metaforajn sencojn, poeziajn sencojn (vi sankciu mian amon), sed ne malajn sencojn.

amike

renato



laux simila rezono "fenestro" neniam povus signifi en komputiko surekranan moveblan spacon, cxar en la fundamento "fenestro" signifas nur malfermajxon en muro.

jxeromo


Rispondere a