Kvankam Sergio estis dirinta, ke okcidentanoj ne havas apartan vorton por
"tasho", al mi kiel brazilano (kaj mi pensas, ke same al usonanoj) mankas
vorto por "tasho" (char ni uzas "bolsa" [pt] kaj "purse" [en] tute aparte de
"saco/sack").

Chi-matene mia amikino tro plenigis sian "tashon" (kiu estas iom longa)
antau ol foriri kaj diris al mi (en la portugala): "Dio, mia tasho farighis
sako" ("Meu Deus, minha bolsa virou um saco"). Mi ne povis ne tuj memori pri
tiu diskuto nia - fakte, laulitere, en Esperanto shi estus dirinta "Dio, mia
mansako farighis sako". Ja ne tiel interesa frazkonstruo...

Amike,

Fernando

Rispondere a