Ho, pardonu,

"tasxo" kompreneble estas multe pli malnova vorto en Esperanto:

Oni trovas gxin jam (ekzemple) en jenaj vortaroj:

1957: eo-slovena de Avsec
1958; eo-serbokroata de Gjivoje (tasxo = tašna)
1959: eo-hispana de Tudela Flores (hispane: bolso de mano)
1988: Ne-PIV-aj Vortoj de Cherpillod

ktp. Do neniel sxoka. Simple malnova esperanta vorto.

Bernhard

> Sergio:
>
>>> Mi preferas "tasxo"n, kiu estas pli internacia.
>
> Mireja:
>
>> Pli bone estus ke oni trovu pli taŭgan kunmetaĵon ol la nuna
>> "mansako" ĉu ne?
>
> Sergio:
>
> Ĉu la koncepto estas malpli grava kaj baza ol ekz-e "valizo" aŭ
> "jako", por kiuj ni tamen havas apartajn radikojn?  Mi bezonas taŝon
> multe pli ofte ol valizon.
>
> Krome, tia radiko ebligas krei multe da precizaj derivaĵoj, kiajn oni
> ne povus fari kun "mansako"; ekz-e "zon/taŝ/o" (kian viro povas fiksi
> sur la zono), aŭ "var/taŝ/o" (por la aĉetaĵoj), "vojaĝ/taŝ/o" ktp.
>
> ----
>
> Jes, kaj pro tio uzis "tasxo" la cxehxo Karolo Picx en sia romano "La
> Litomisxla Tombejo" 1981, p. 273: "tasxo = mansako; tasxisto, tasxistejo".
>
> Poste en Neologisma Glosaro de Henri Vatré 2-a eld. 1987 (= mansako, F sac 
> à
> main)
>
> // http://www.ipernity.com/doc/bernardo/4501882
>
> kaj de tie en la probable plej detala traduk-vortaro de Esperanto en 
> Granda
> Vortaro Esperanto-Cxehxa de Josef Hron (2006):
>
> tasxo = taška, kabela
>
> http://www.ipernity.com/blog/bernardo/201691
>
> Dankon pro la grava atentigo pri facila pluformado ("precizaj 
> derivajxoj"),
> aspekto, kiun la b-lingvuloj insiste neglektas aux ignoras.
>
> Bernhard

Rispondere a