--- On Tue, 11/10/09, mireille.corobu wrote:

>>> Mireille:
>>> Sako estas objekto kiu permesas transporti ion.

>> Jes, transporti aŭ konservi. Dum _sumka_ estas objekto en kiu oni
>> KUNportas. Estas ja diferenco inter kesto kaj valizo (kvankam en
>> "kofro" oni same sendistinge konfuzas meblon kaj valizegon).

> Kunportante oni transportas ion.

Jes.  Sed ne inverse.  Oni povas transporti terpomojn en sakoj per
kamiono sen kunporti ilin en la kompanion de la gastoj.

> La problemo estas ke la koncerna objekto estas tro diverse nomata en
> la aliaj lingvoj kaj ne eblas apliki la regulon 15. Tial oni devas
> aŭ krei novan radikon aŭ elturniĝi per kunmetado.

Nu, _ŝranko_ aŭ _knabo_ ne estas pli internaciaj.

> Mi estas kontraŭ kreado de nova vorto kaj observas ke la kunmetado
> "mansako" estas sufiĉe tradicie uzata kaj bone komprenata do ni
> akceptu ĝin kaj rigardu ĝin ne kiel "man+sako" sed kiel "mansak-o".

Mi ne certas pri la limoj de uzeblo por "mansako".  Ekz-e vi mem ial
ekparolis specife pri la inaj mansakoj -- kaj ankaŭ mi mem emus
rezervi "sac à main" por tia uzo.  Dum por ruslingvano _sumka_ estas
ne pli seksema ol "valizo" aŭ "ŝuo".

Kaj mi tre dubas, kio estas por vi "sac de voyage" kaj respektive
"vojaĝsako".  Por ruso la arkaika vorto "sakvojaĵ" signifas proksimume
jenan umon el la 19a jc:
http://s54.radikal.ru/i143/0906/c8/1e5675ee7e79.jpg

> En la lingvo ja estas multaj vortoj kiuj estas formitaj per kungluo
> de du radikoj kaj kiujn ni esperantistoj ne plu vidas kiel
> kungluataĵo.

> Ekzemple:
> *ovoblanko
>    la ne kirlita ovoblanko ne estas blanka.

Kuirita aŭ fritita ovoblanko estas orelfrape blanka.

> *tagmezo
>    kiu vidas en la vorto la mezo de la tago?
> (Precize: kiam la suno plej altas super la horizonto)

Tamen efektive temas pri la mezo de tago (de la hela parto de la
diurno; la konfuzo inter diurno kaj tago estas alia difekto de la
tradicia Esperanto).

> Estas certe multaj aliaj kiuj nun ne venas al mia kapo.

>>> Tiusence la vorto "mansako" taŭgas se oni komprenas ĝin ne kiel
>>> sako tenata per la mano sed sako en kiu tuj troveblas bezonataĵo
>>> kaj permane kaj ĉemane.

>> Ĉu sako povas esti rigida? Ĉu ĝi povas havi sekciojn? Ĉu sako havas
>> tenilojn kaj fermilojn?

> Ne gravas tiaj demandoj, "mansako" ne estas "sako" en la kruda senco
> de sako.

"Kruda" = "rekta".  Jes, oni povas havi malraciajn idiomaĵojn; sed
ĝenerale tioj estas difektoj de la lingvo.

> Kiu ne komprenas "mansako" en kunteksto? Certe la vorto povas
> aspekti ridinda al iuj sed la vorto ja ekzistas kaj estas aktuale
> komprenata.

Komprenata, jes.  Malgraŭ sia formo, ne danke al ĝi.  Kaj ankoraŭ ne
certas. ke oni ĉiam komprenas egale.

> Vidu:
> http://www.ipernity.com/blog/53089/112976

Kaj la plej unua demando:
"Kial LA VIRINOJ metas ĉiajn iliajn aĵojn en mansakon?"

>> Por mi "mansako" tute ne estas "sako".

> Jes, ĝi estas mansako :-)

Sed ĉu ĝi estas "sumka"?  Ĉu teko estas "mansako" (por mi ĝi estas
speco de _sumka_):
http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BF%D0%BE%D1%80%D1%82%D1%84%D0%B5%D0%BB%D1%8C&stype=image

>>>> Kompreneble la difino en ReVo estas egale konfuza.

>>> La difino por "sako"?

>> Ujo el ortograma peco da teksaĵo, ledo, plasto ktp, faldita kaj
>> kunkudrita (aŭ alimaniere kunfiksita) ĉe du randoj kaj aperta ĉe la
>> tria, uzata por transporti aŭ teni diversajn objektojn, precipe la
>> ŝuteblajn.

> Tro preciza difino miaopinie. Sufiĉas:

> Ujo el teksaĵo, ledo, plasto, papero ktp, uzata por transporti aŭ
> konservi diversajn objektojn.

Ĉu valizo estas sako?  Ĉu kofro (la malle) estas sako?  Ĉu biletujo
(portefeuille) estas sako?  Ĉu koverto estas sako?

(Por ruslingvano ĉiuj ĉi tiuj demandoj postulas la respondon "ne".)

Apartigi la sencojn ja necesas, ĉar la konceptoj ja estas malsamaj;
samkiel en vortaro germana-alilingva ĉe la vorto Tasche oni distingus
la sencojn "sako" kaj "poŝo".  La konfuzo angla-franca estas neniom
malpli bizara ol la germana.

-- 
Sergio




      

Rispondere a