-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Sergio Pokrovskij" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Mittwoch, 11. November 2009 06:08
Betreff: Re: [revuloj] levĉaro aŭ ĉarelo


Je 11/10/09, mireille:
>>> Petu de Renato ke vi aldonu "sumko" al la vortaro (nu, mi ŝercas
>>> kompreneble). Laŭ mia kompreno ĝi kovras la vortojn "mansako", "teko",
>>> kaj eble aliajn al kiuj mi ne pensas.

Sergio:

>> Mi preferas "tasxo"n, kiu estas pli internacia.

Mireja:

> Pli bone estus ke oni trovu pli taŭgan kunmetaĵon ol la nuna
> "mansako" ĉu ne?

Sergio:

Ĉu la koncepto estas malpli grava kaj baza ol ekz-e "valizo" aŭ
"jako", por kiuj ni tamen havas apartajn radikojn?  Mi bezonas taŝon
multe pli ofte ol valizon.

Krome, tia radiko ebligas krei multe da precizaj derivaĵoj, kiajn oni
ne povus fari kun "mansako"; ekz-e "zon/taŝ/o" (kian viro povas fiksi
sur la zono), aŭ "var/taŝ/o" (por la aĉetaĵoj), "vojaĝ/taŝ/o" ktp.

----

Jes, kaj pro tio uzis "tasxo" la cxehxo Karolo Picx en sia romano "La 
Litomisxla Tombejo" 1981, p. 273: "tasxo = mansako; tasxisto, tasxistejo".

Poste en Neologisma Glosaro de Henri Vatré 2-a eld. 1987 (= mansako, F sac à 
main)

// http://www.ipernity.com/doc/bernardo/4501882

kaj de tie en la probable plej detala traduk-vortaro de Esperanto en Granda 
Vortaro Esperanto-Cxehxa de Josef Hron (2006):

tasxo = taška, kabela

http://www.ipernity.com/blog/bernardo/201691

Dankon pro la grava atentigo pri facila pluformado ("precizaj derivajxoj"), 
aspekto, kiun la b-lingvuloj insiste neglektas aux ignoras.

Bernhard 

Rispondere a