>> Mireille:
>> Sako estas objekto kiu permesas transporti ion.

> Jes, transporti aŭ konservi. Dum _sumka_ estas objekto en kiu oni
> KUNportas. Estas ja diferenco inter kesto kaj valizo (kvankam en
> "kofro" oni same sendistinge konfuzas meblon kaj valizegon).

Kunportante oni transportas ion.

La problemo estas ke la koncerna objekto estas tro diverse nomata en la 
aliaj lingvoj kaj ne eblas apliki la regulon 15. Tial oni devas aŭ krei 
novan radikon aŭ elturniĝi per kunmetado.
Mi estas kontraŭ kreado de nova vorto kaj observas ke la kunmetado 
"mansako" estas sufiĉe tradicie uzata kaj bone komprenata do ni akceptu 
ĝin kaj rigardu ĝin ne kiel "man+sako" sed kiel "mansak-o".
En la lingvo ja estas multaj vortoj kiuj estas formitaj per kungluo de 
du radikoj kaj kiujn ni esperantistoj ne plu vidas kiel kungluataĵo.
Ekzemple:
*ovoblanko
   la ne kirlita ovoblanko ne estas blanka.
*tagmezo
   kiu vidas en la vorto la mezo de la tago? (Precize: kiam la suno plej 
altas super la horizonto)
Estas certe multaj aliaj kiuj nun ne venas al mia kapo.

>> Tiusence la vorto "mansako" taŭgas se oni komprenas ĝin ne kiel sako
>> tenata per la mano sed sako en kiu tuj troveblas bezonataĵo kaj
>> permane kaj ĉemane.

> Ĉu sako povas esti rigida? Ĉu ĝi povas havi sekciojn? Ĉu sako havas
> tenilojn kaj fermilojn?

Ne gravas tiaj demandoj, "mansako" ne estas "sako" en la kruda senco de 
sako.
Kiu ne komprenas "mansako" en kunteksto? Certe la vorto povas aspekti 
ridinda al iuj sed la vorto ja ekzistas kaj estas aktuale komprenata.
Vidu:
http://www.ipernity.com/blog/53089/112976
<http://www.ipernity.com/blog/53089/112976>

> Por mi "mansako" tute ne estas "sako".

Jes, ĝi estas mansako :-)

>>> Kompreneble la difino en ReVo estas egale konfuza.

>> La difino por "sako"?

> Ujo el ortograma peco da teksaĵo, ledo, plasto ktp, faldita kaj
> kunkudrita (aŭ alimaniere kunfiksita) ĉe du randoj kaj aperta ĉe la
> tria, uzata por transporti aŭ teni diversajn objektojn, precipe la
> ŝuteblajn.

Tro preciza difino miaopinie. Sufiĉas:

Ujo el teksaĵo, ledo, plasto, papero ktp, uzata por transporti aŭ 
konservi diversajn objektojn.

Kaj sekvus taŭgaj ekzemploj.
ekz:
http://esperanto.org/Ondo/Rn-che16.htm
<http://esperanto.org/Ondo/Rn-che16.htm>
Mireja

Rispondere a