---- On 11/10/09, mireille wrote:
[...]

> Ne gravas ke transportante oni ne nepre kunportas.
> Mansako kunportata nepre estas transportata do ne estas erare formi la
> vorton per la radiko "sako" ĉar sako permesas transporti.

Pli gravas ke "mansako" ne pli estas sako ol gxi estas posxo.

>>> La problemo estas ke la koncerna objekto estas tro diverse nomata en
>>> la aliaj lingvoj kaj ne eblas apliki la regulon 15. Tial oni devas
>>> aŭ krei novan radikon aŭ elturniĝi per kunmetado.

>> Nu, _ŝranko_ aŭ _knabo_ ne estas pli internaciaj.

> Iam iuj kreis tiujn vortojn anstataŭ kunglui radikojn.

Ne cxiam ekzistas klara kunmeto.  Mi volonte uzas bonajn
kunmetajxojn kaj nepre preferas ilin ol radikvirojn; sed "mansako"
ne estas bona kunmetajxo.

[...]

> Pro tio ne utilas krei novan vorton por ne stabila koncepto kiel la
> objekto kiun oni kunportas por havigi al si ĉion bezonatan eksterhejme.
> Mansako sencas iel hodiaŭ kaj sencos alimaniere en la estonteco.

Hm, gxi ekzistas dum jarcentoj (almenaux la rusa vorto).

>>> Mi estas kontraŭ kreado de nova vorto kaj observas ke la kunmetado
>>> "mansako" estas sufiĉe tradicie uzata kaj bone komprenata do ni
>>> akceptu ĝin kaj rigardu ĝin ne kiel "man+sako" sed kiel "mansak-o".

Mi pripensis, kia povus esti la esperanta vorto, kaj jugxis ke la germaneca
"tasxo" probable estas la plej tauxga (gxi estas pruntita en plurajn
okcidentslavajn lingvojn).  Mi kontrolis -- kaj efektive, gxin registras gxuste
por cxi tiu signifo du neologismaj vortaroj (tiu de A. Cherpillod kaj tiu de
Vatre') kun referencoj al K. Picx, vortaroj eo-serbokroata de M. Givoje,
eo-sovena de O. Avsec, eo-hispana vortaro de Tudela-Flores.

Do, nemalmultaj esperantistoj sentas malkonvenon de "mansako".  Ankaux
mi probable gxin ekuzos.

>> Mi ne certas pri la limoj de uzeblo por "mansako". Ekz-e vi mem ial
>> ekparolis specife pri la inaj mansakoj -- kaj ankaŭ mi mem emus
>> rezervi "sac à main" por tia uzo. Dum por ruslingvano _sumka_ estas
>> ne pli seksema ol "valizo" aŭ "ŝuo".

> Ĉu ruse ne ekzistas apartan dirmanieron por la franca ina objekto "sac à
> mains"?

Mi dirus "damskaja sumocxka" (sinjorina tasxeto).  Samkiel pri ina cxapelo
aux sxuo ktp.

> Petu de Renato ke vi aldonu "sumko" al la vortaro (nu, mi ŝercas
> kompreneble). Laŭ mia kompreno ĝi kovras la vortojn "mansako", "teko",
> kaj eble aliajn al kiuj mi ne pensas.

Mi preferas "tasxo"n, kiu estas pli internacia.

>>> *tagmezo
>>>    kiu vidas en la vorto la mezo de la tago?
>>> (Precize: kiam la suno plej altas super la horizonto)

>> Tamen efektive temas pri la mezo de tago (de la hela parto de la
>> diurno; la konfuzo inter diurno kaj tago estas alia difekto de la
>> tradicia Esperanto).

> Tamen pli konkrete tagmezo signifas ke la horloĝo indikas la 12-an horon
> do ne la momenton kiam la suno plej altas super la horizonto.

Se la tempo ne estas sxovita, la suno plej altas je la 12a horo (cxu ne?).
Almenaux tia estis la origina ideo de nia tempokalkulo.

>>> Kiu ne komprenas "mansako" en kunteksto? Certe la vorto povas
>>> aspekti ridinda al iuj sed la vorto ja ekzistas kaj estas aktuale
>>> komprenata.
>
>> Komprenata, jes. Malgraŭ sia formo, ne danke al ĝi. Kaj ankoraŭ ne
>> certas. ke oni ĉiam komprenas egale.
>
> Ĝuste tial utilas ReVo. Kaze de dubo oni venas al la reta vortaro.

Sed oni ne nepre dubos.  La plej perfidaj miskomprenoj estas la senkosciaj.

[...]

-- 
Sergio

Rispondere a