Bernhard:
>> ktp. Do neniel sxoka. Simple malnova esperanta vorto.
Mireja:
> Jes, malnova Esperanta vorto kiu kvankam ĉeesto en vortaroj ne sukcesis
> eniri la liston de la sukcesaj neologismoj, aldoni ĝin en ReVo probable
> estos nova malsukcesa provo ĝin akcepti de la ĝenerala Esperantista
> publiko. Kial?
> pro la "tasoj".
Pri la unua prognozo vi eble pravas. Pri la supozita kialo vi certe
malpravas. En Esperanto svarmas tiaj s/sh-paroj kiel paso / pasho, kaso /
kasho, stato / sxtato kaj ili ghenerale estas akceptitaj, do nur pro tio
apenaù ekzistas kialo ne havi taso / tasho.
Pli forte rolas, ke la diversaj etnolingvoj havas malsaman kategoriojn,
nociojn pri sako / posho / tasho. Ne estas hazardo, ke krom la hispano
Tudela Flores estas precipe slavoj, kiuj sentas la bezonon aux dezirecon
distingi la nociojn, dum ekzemple francoj ne same forte sentas gxin (cxar ja
ankaux la propra franca ne faras la distingon). Alivorte: Se amasoj de
afrikan-parolantoj stampus Esperanton, ni diskutos, cxu aux fasko aux
grapolo estus superflua, cxar "tros" - kiel la afrikansa montras - ja tute
suficxus.
Iom simile pri "nur" kaj "erst". Por germanlingvanoj tre baza (kaj pro tio
tre facila) distingo, dum portugal-lingvanoj ecx ne senpere komprenas
("intuice sentas") la distingon (kiun la portugala ne faras, se mi ne
eraras), sed devas gxin pene lerni.
Eble iuj sxatas relegi Duc Goninaz en La Ondo de Eo 12/2008 pri la tuta
problemaro:
Manĝi marmeladon sur fotelo ne estas facile aŭ: pri kelkaj problemoj de
semantika strukturado
// http://esperanto.org/Ondo/Ondo/170-lode.htm
Neniu lingvo sxparas al oni (pene) ekhavi scion pri la mondo. Ankaux
Esperanto ne. Tiun verdan miton nur insinuas malbonaj onkloj.
Bernhard