>> Petu de Renato ke vi aldonu "sumko" al la vortaro (nu, mi ŝercas
>> kompreneble). Laŭ mia kompreno ĝi kovras la vortojn "mansako", "teko",
>> kaj eble aliajn al kiuj mi ne pensas.

> Mi preferas "tasxo"n, kiu estas pli internacia.

Hm! hm!
per viki-fontoj mi trovas:

purse
voko
Дамска чанта
Handtasche
bolso
Handtas
Bolsa (sacola)
Ch'uspa
Käsilaukku
Handväska
Vurza
Sac à main

Pli bone estus ke oni trovu pli taŭgan kunmetaĵon ol la nuna "mansako" 
ĉu ne?
Mireja
kiu en sia ĉiutaga vivo ne uzas mansakon. Depende de kie ŝi iras ŝi 
kunportas foje dorsosakon, foje belan plektitan sakon, foje tekon, foje 
  tre malgrandan saketon el tolaĵo por la monujo + la utilaj paperaĵoj+ 
la plastaj kartetoj + la ŝlosilaro, alifoje nur la vestajn poŝojn...
Do feliĉe ŝi ne bezonas la vorton "mansako" ;-)




Rispondere a