Je 11/10/09, mireille: >>> Petu de Renato ke vi aldonu "sumko" al la vortaro (nu, mi ŝercas >>> kompreneble). Laŭ mia kompreno ĝi kovras la vortojn "mansako", "teko", >>> kaj eble aliajn al kiuj mi ne pensas.
>> Mi preferas "tasxo"n, kiu estas pli internacia. > Hm! hm! > per viki-fontoj mi trovas: Ne fidu tiujn fontojn, plejparte ili estas fuŝaj. Ekz-e responde al la rusa "сумка" mi trovas FR _sac_ (kio estas malĝusta, sed iel komprenebla) kaj tute maltrafe DE Tüte ( http://de.wikipedia.org/wiki/T%C3%BCte ). > purse -- ĉu monujo? (ŝajne en la usona ĝi ja signifas "intaŝo") > Дамска чанта -- Bulgare "чанта" = taŝo", "дамска" = "sinjorina" ... > Sac à main > Pli bone estus ke oni trovu pli taŭgan kunmetaĵon ol la nuna > "mansako" ĉu ne? Ĉu la koncepto estas malpli grava kaj baza ol ekz-e "valizo" aŭ "jako", por kiuj ni tamen havas apartajn radikojn? Mi bezonas taŝon multe pli ofte ol valizon. Krome, tia radiko ebligas krei multe da precizaj derivaĵoj, kiajn oni ne povus fari kun "mansako"; ekz-e "zon/taŝ/o" (kian viro povas fiksi sur la zono), aŭ "var/taŝ/o" (por la aĉetaĵoj), "vojaĝ/taŝ/o" ktp. [...] -- Sergio
