>>>> Mireille: >>>> Sako estas objekto kiu permesas transporti ion.
>>> Sergio >>> Jes, transporti aŭ konservi. Dum _sumka_ estas objekto en kiu oni >>> KUNportas. Estas ja diferenco inter kesto kaj valizo (kvankam en >>> "kofro" oni same sendistinge konfuzas meblon kaj valizegon). >> Kunportante oni transportas ion. > Jes. Sed ne inverse. Oni povas transporti terpomojn en sakoj per > kamiono sen kunporti ilin en la kompanion de la gastoj. Ne gravas ke transportante oni ne nepre kunportas. Mansako kunportata nepre estas transportata do ne estas erare formi la vorton per la radiko "sako" ĉar sako permesas transporti. >> La problemo estas ke la koncerna objekto estas tro diverse nomata en >> la aliaj lingvoj kaj ne eblas apliki la regulon 15. Tial oni devas >> aŭ krei novan radikon aŭ elturniĝi per kunmetado. > Nu, _ŝranko_ aŭ _knabo_ ne estas pli internaciaj. Iam iuj kreis tiujn vortojn anstataŭ kunglui radikojn. Por la (ina?) objekto "mansako" jam tradicie uzata kial krei novan vorton? Je la vido kiel rapidege evoluas la socioj kaj sekve evoluas uzataj objektoj, kaj sekve evoluas la konceptoj sub la vortoj, mi povas konjekti ke post duonjarcento la vorto "mansako" signifos alion ol ĝia aktuala signifo. Pro tio ne utilas krei novan vorton por ne stabila koncepto kiel la objekto kiun oni kunportas por havigi al si ĉion bezonatan eksterhejme. Mansako sencas iel hodiaŭ kaj sencos alimaniere en la estonteco. >> Mi estas kontraŭ kreado de nova vorto kaj observas ke la kunmetado >> "mansako" estas sufiĉe tradicie uzata kaj bone komprenata do ni >> akceptu ĝin kaj rigardu ĝin ne kiel "man+sako" sed kiel "mansak-o". > Mi ne certas pri la limoj de uzeblo por "mansako". Ekz-e vi mem ial > ekparolis specife pri la inaj mansakoj -- kaj ankaŭ mi mem emus > rezervi "sac à main" por tia uzo. Dum por ruslingvano _sumka_ estas > ne pli seksema ol "valizo" aŭ "ŝuo". Ĉu ruse ne ekzistas apartan dirmanieron por la franca ina objekto "sac à mains"? Petu de Renato ke vi aldonu "sumko" al la vortaro (nu, mi ŝercas kompreneble). Laŭ mia kompreno ĝi kovras la vortojn "mansako", "teko", kaj eble aliajn al kiuj mi ne pensas. >> *tagmezo >> kiu vidas en la vorto la mezo de la tago? >> (Precize: kiam la suno plej altas super la horizonto) > Tamen efektive temas pri la mezo de tago (de la hela parto de la > diurno; la konfuzo inter diurno kaj tago estas alia difekto de la > tradicia Esperanto). Tamen pli konkrete tagmezo signifas ke la horloĝo indikas la 12-an horon do ne la momenton kiam la suno plej altas super la horizonto. >> Kiu ne komprenas "mansako" en kunteksto? Certe la vorto povas >> aspekti ridinda al iuj sed la vorto ja ekzistas kaj estas aktuale >> komprenata. > Komprenata, jes. Malgraŭ sia formo, ne danke al ĝi. Kaj ankoraŭ ne > certas. ke oni ĉiam komprenas egale. Ĝuste tial utilas ReVo. Kaze de dubo oni venas al la reta vortaro. >> Vidu: >> http://www.ipernity.com/blog/53089/112976 > <http://www.ipernity.com/blog/53089/112976> > Kaj la plej unua demando: > "Kial LA VIRINOJ metas ĉiajn iliajn aĵojn en mansakon?" La demando deflankiĝas de la temo kiu proksimume fariĝis: Kial oni nomis "mansako" objekton kiu ne estas sako, en la kruda/rekta senco de sako. >>> Por mi "mansako" tute ne estas "sako". >> Jes, ĝi estas mansako :-) > Sed ĉu ĝi estas "sumka"? Ĉu teko estas "mansako" (por mi ĝi estas > speco de _sumka_): > http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BF%D0%BE%D1%80%D1%82%D1%84%D0%B5%D0%BB%D1%8C&stype=image > > <http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BF%D0%BE%D1%80%D1%82%D1%84%D0%B5%D0%BB%D1%8C&stype=image> Kiel mi diris supre: de la bildoj mi komprenas la rusan vorton "sumka" kiel supernocio por mansako kaj teko. >>>>> Kompreneble la difino en ReVo estas egale konfuza. >>>> La difino por "sako"? >>> Ujo el ortograma peco da teksaĵo, ledo, plasto ktp, faldita kaj >>> kunkudrita (aŭ alimaniere kunfiksita) ĉe du randoj kaj aperta ĉe la >>> tria, uzata por transporti aŭ teni diversajn objektojn, precipe la >>> ŝuteblajn. >> Tro preciza difino miaopinie. Sufiĉas: >> Ujo el teksaĵo, ledo, plasto, papero ktp, uzata por transporti aŭ >> konservi diversajn objektojn. > Ĉu valizo estas sako? Ĉu kofro (la malle) estas sako? Ĉu biletujo > (portefeuille) estas sako? Ĉu koverto estas sako? France "biletujo" estas "porte-monnaie", "portefeuille" estas saketo en kiu estas utilaj paperoj, diversaj elektronikaj kartoj, eventuale monon. jen la respondoj al la demandoj: *Valizo, ne *kofro, ne *biletujo, povas esti saketo sed ne sako. *koverto, ne, kvankam dormosako akcepteblas kaj samkiel mansako estas uzata kaj komprenata ne kiel kungluaĵo sed kiel tuto. > (Por ruslingvano ĉiuj ĉi tiuj demandoj postulas la respondon "ne".) Ankaŭ por franclingvano la respondoj estas "ne" por la malmolaj cititaj objektoj. Oni povas aldoni "mola" en la difino. Ujo mola ofte el teksaĵo, ledo, plasto, aŭ papero, uzata por transportado kajaŭ konservado. Mireja
