Re: [eo-dev] Provo pri build kun aldonita literumilo]
Joop Eggen wrote: Saluton, Marek. ...RETPAĜOJ. La informoj sur la retpaĝo estas ne tre aktuala, kaj meritus redakti. Mi neniam redaktis. Pro la mana laboro kiun la OOo-uzanto devas mem fari por instali vortaro aŭ literkontrolilo, meritus redakti la paĝojn. Ĉu iu el la teamo povus kontribui iomete pli novan paĝon? Kun mencio de instaleblaj moduloj? Aliaj lingvoj ja certe donus ekzemplan tekston?Mi ĵus venis el ferioj, kaj estas ĉi-momente relative okupata. Tamen ne hezitu skribi al mi, kaj al la teamo. Se vi mem povas prezenti malgrandan HTML-tekston por la retpaĝo pri via ilo, tio estus tre bonvena. Pardonu, ke mi ĉi-momente ne povas pli konkreti helpi. Marek sendis al mi tekston pri sia literumkontrolilo kaj mi enmetis ĝin en la paĝon pri-elsxutoj.html en nia retejo eo.openoffice.org. Mi opinias ke ankaŭ estus utile havi informon pri kiel uzi la literumkontrolilon en paĝo eo_kaj_ooo.html en la respondo de demando 7. Mi proponis al Marek ke li verku pri tio. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Provo pri build kun aldonita literumilo
Saluton Marek, Informo pri la eblecoj por Esperantistoj pri OOo troviĝas ĉe: http://eo.openoffice.org/pri-elsxutoj.html La menuoj ktp estas tradukitaj sed la helpa sistemo ne. Ni ankoraŭ bezonas _multajn_ tradukantojn por traduki la helpon, kiu estas grandega. Joop estas sperta pri la kunmetado de OOo-pakaĵoj. Laŭ mia scio, escepte de la helpo, OOo por la sekva versio 3.2 estas tradukita. Teorie eblas kunmeti esperantan version, kvankam la helpo estos plejparte en la angla. Kelkaj el ni komencis uzi la esperantan interfacon antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Mi uzas vian Esperanto spell checker by e...@i 1.0 en la angla versio 3.1.1 de OOo ĉe Ubuntu Linukso 9.10. Versio 3.2.0 disponeblas por multaj lingvoj per http://download.openoffice.org/other.html Bondezirojn, Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
[eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton hacker?
Kiel ni traduku la anglan vorton hacker? Laŭ Wikipedia: http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29 The Jargon File http://en.wikipedia.org/wiki/Jargon_File, a compendium of hacker slang, defines /hacker/ as A person who enjoys exploring the details of programmable systems and stretching their capabilities, as opposed to most users, who prefer to learn only the minimum necessary. ^[1] http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-J_F_hacker-0 The Request for Comments http://en.wikipedia.org/wiki/Request_for_Comments (RFC) 1392, the Internet Users' Glossary, amplifies this meaning as A person who delights in having an intimate understanding of the internal workings of a system, computers and computer networks in particular. ^[2] http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-1 These hackers are disappointed (see definition controversy http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computing%29#Hacker_definition_controversy) by the mass media and mainstream public's usage of the word /hacker/ to refer to security breakers http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computer_security%29, calling them crackers instead. Mi trovis nur unu ekzemplon de hakanto, en ĉi tiu senco, per Guglo kaj malmultajn de hakisto, kaj la plejmultaj temis pri hakado de ligno. Laŭ la franca Wikipedia: hacker Laŭ la pola: hakerów Kiel aliaj lingvoj traktas tiun vorton? Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton hacker?
Bedaŭrinde hacker havas du sencojn. Kodrompisto ankaŭ nomiĝas cracker. Mi deziras tradukon de la alia speco de hacker, la honesta programisto kiu faras kion li/ŝi faras por plezuro. Donald Yves Nevelsteen wrote: cxu kodrompisto ? mi ne enkondukus neologismon Yves 2010/2/7 Donald Rogers dc1...@clear.net.nz: Kiel ni traduku la anglan vorton hacker? Laŭ Wikipedia: http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29 The Jargon File http://en.wikipedia.org/wiki/Jargon_File, a compendium of hacker slang, defines /hacker/ as A person who enjoys exploring the details of programmable systems and stretching their capabilities, as opposed to most users, who prefer to learn only the minimum necessary. ^[1] http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-J_F_hacker-0 The Request for Comments http://en.wikipedia.org/wiki/Request_for_Comments (RFC) 1392, the Internet Users' Glossary, amplifies this meaning as A person who delights in having an intimate understanding of the internal workings of a system, computers and computer networks in particular. ^[2] http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-1 These hackers are disappointed (see definition controversy http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computing%29#Hacker_definition_controversy) by the mass media and mainstream public's usage of the word /hacker/ to refer to security breakers http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computer_security%29, calling them crackers instead. Mi trovis nur unu ekzemplon de hakanto, en ĉi tiu senco, per Guglo kaj malmultajn de hakisto, kaj la plejmultaj temis pri hakado de ligno. Laŭ la franca Wikipedia: hacker Laŭ la pola: hakerów Kiel aliaj lingvoj traktas tiun vorton? Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton hacker?
Yves, Dankon. Tiu vorto eĉ troviĝas en la Esperanta Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kodumulo Donald Yves Nevelsteen wrote: tiukaze restas nur kodumulo Yves 2010/2/7 Donald Rogers dc1...@clear.net.nz: Bedaŭrinde hacker havas du sencojn. Kodrompisto ankaŭ nomiĝas cracker. Mi deziras tradukon de la alia speco de hacker, la honesta programisto kiu faras kion li/ŝi faras por plezuro. Donald Yves Nevelsteen wrote: cxu kodrompisto ? mi ne enkondukus neologismon Yves 2010/2/7 Donald Rogers dc1...@clear.net.nz: Kiel ni traduku la anglan vorton hacker? Laŭ Wikipedia: http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29 The Jargon File http://en.wikipedia.org/wiki/Jargon_File, a compendium of hacker slang, defines /hacker/ as A person who enjoys exploring the details of programmable systems and stretching their capabilities, as opposed to most users, who prefer to learn only the minimum necessary. ^[1] http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-J_F_hacker-0 The Request for Comments http://en.wikipedia.org/wiki/Request_for_Comments (RFC) 1392, the Internet Users' Glossary, amplifies this meaning as A person who delights in having an intimate understanding of the internal workings of a system, computers and computer networks in particular. ^[2] http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-1 These hackers are disappointed (see definition controversy http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computing%29#Hacker_definition_controversy) by the mass media and mainstream public's usage of the word /hacker/ to refer to security breakers http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computer_security%29, calling them crackers instead. Mi trovis nur unu ekzemplon de hakanto, en ĉi tiu senco, per Guglo kaj malmultajn de hakisto, kaj la plejmultaj temis pri hakado de ligno. Laŭ la franca Wikipedia: hacker Laŭ la pola: hakerów Kiel aliaj lingvoj traktas tiun vorton? Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Slider = Sxovilo?
Mi estas kontenta pri ŝovregilo. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
[eo-dev] traduko de round trip?
after a round trip conversion mi tradukis ĝin kiel: post ira-revena konvertado. Temas pri konverti dokumenton de MS Office al dokumento de openoffice.org kaj inverse. Ĉu iu havas alian taŭgan proponon? Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Swivel=?
Joop Eggen wrote: Temas pri efekto; en officecfg/registry/data/org/openoffice/Office/UI.po Mi elektis swivel=pivoti. Ni jam atingis 96%; ankoraŭ 1218 ĉenoj. NPIV: giri = rondire turniĝi, ekz-e la mondo plu giras. pivoto = ekstrema parto de akso, eniĝanta en lagro, kie ĝi rivoluas pivoti = turniĝi ĉirkaŭ pivoto Mi suspektas ke svivel pli ofte signifas giri, sed dependas de la kunteksto. Ekzemple, mi sidas sur seĝo kiu povas giri, por ke mi alfrontu alian direkton. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
[eo-dev] scattered chart in Excel
Saluton tradukantoj, Ĉu iu el vi scias ĉu scattered chart in Excel estas fakte miskribaĵo de scatter chart in Excel? Kunteksto: src:/allstrings.ulf#RID_RESXLT_COST_CHART_Scattered_AWF.LngText.text en dosiero trunk/migrationanalysis/src/driver_docs.po elementoj 337 kaj 338 Kiel ni traduku ĝin? Dispersa kaj sporada eble ne estas tre trafaj! Kiel oni tradukas tion en aliajn lingvojn? Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] scattered chart in Excel
Kiam mi guglis por scattered chart excel Guglo proponis sendi min al scatter chart ktp. Ĝi ne havas trafojn por scattered chart, kiu por mi estas malbona angla esprimo. Oni ne disĵetas la diagramon ĉirkaŭ la ĉambron. http://office.microsoft.com/en-us/excel/ha010548401033.aspx temas pri Creating XY (Scatter) and Line charts, do mi supozas Krei XY-diagramojn kaj liniajn diagramojn. Ĝi informas jene: * A Line chart distributes category data evenly along the horizontal category axis javascript:AppendPopup(this,'xlcategoryaxis_1_1')(x-axis), and distributes all value data evenly along the vertical value axis javascript:AppendPopup(this,'xlvalueaxis_2_2')(y-axis). * A Scatter chart has two value axes, showing one set of numerical data along the x-axis and another along the y-axis. It combines these values into single data points and displays them in uneven intervals, or clusters. Wikipedia havas pli bonan klarigon ĉe http://en.wikipedia.org/wiki/Line_chart: A *line chart* or *line graph* is a type of graph http://en.wikipedia.org/wiki/Graph_of_a_function, which displays information as a series of data points connected by straight line http://en.wiktionary.org/wiki/line segments. ^[1] http://en.wikipedia.org/wiki/Line_chart#cite_note-0 It is a basic type of chart http://en.wikipedia.org/wiki/Chart common in many fields. It is an extension of a scatter graph http://en.wikipedia.org/wiki/Scatter_graph, and is created by connecting a series of points that represent individual measurements with line segments. A line chart is often used to visualize a trend in data over intervals of time, thus the line is often drawn chronologically.^[2] http://en.wikipedia.org/wiki/Line_chart#cite_note-1 La termino line graph havas alian signifon en la teorio pri (graphs) diagramoj. Do mi proponas ke ni uzu la terminon XY-diagramo. Fakte mi uzis la terminon (XY-plot aŭ XY-graph aŭ simple graph, ĉar ĝi estas la plej ofta speco) dum multaj jaroj de mia kariero kiel sciencisto - neniam scatter chart. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Okazas io!
Tim Morley wrote: On 2 Nov 2009, at 21:25, Donald Rogers wrote: Mi enmetis cimoraporton por Lokalize ĉe bugs.kde.org: Bug 212809 http://bugs.kde.org/show_bug.cgi?id=212809: support for msgctxt field severity = wishlist Mi konsilus, ke vi taksu ĝin pli ol wishlist. La fakto estas, ke OpenOffice.org (kaj sendube pli kaj pli da aliaj projektoj) nun uzas la nova dosierformato, kiun la aktuala versio de Lokalize eĉ ne kapablas malfermi. Ĝi do estas senutila ĝis kiam oni adaptas ĝin al la nova formato. Wishlist estas por ne vere gravaj ideoj, kiuj estus bone se eventuale iu havus la tempon fari ilin. Sed tiukaze, tio estas pli proksima al showstopper, ĉar vi simple ne plu povas uzi la programon. La spertulo pri Lokalize respondis ke Lokalize ja povas trakti la kampon msgctxt. Mia sperto estas ke ofte Lokalize ne povas legi dosierojn kun msgctxt. Mi sendis respondon al la cimolisto pri Lokalize. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Okazas io!
Donald Rogers wrote: Joop Eggen wrote: ...La iloj de OOo (translation toolkit) generas .po dosierojn kun nova elemento msgctxt (apud la ekzistantaj msgid kaj msgstr). La redaktiloj devas subteni tion. Ĉe poEdit msgctxt estas akceptata tamen ne estas iel vidigata. Antaŭe mi jam menciis ĉi tiun problemon, kaj ricevis unu reago negativa. Eble nun la situacio pri redaktiloj pliboniĝis. Do ĉu ĉiu povus labori? Alimaniero mi povus konverti kaj rekonverti la po-dosierojn... Mi kutime uzas la programon Lokalize. Kiam mi provas malfermi po-dosieron kun msgctxt en ĝi, la programo rifuzas kaj informas jene: Error opening the file /home/donald/svnooo/test01.po Miaopinie po-redaktiloj devas subteni la novan kampon msgctxt. Ĉu mi petu ĝin ĉe Lokalize kiel novan eblon? Mi enmetis cimoraporton por Lokalize ĉe bugs.kde.org: Bug 212809 http://bugs.kde.org/show_bug.cgi?id=212809: support for msgctxt field severity = wishlist Donald Rogers - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Okazas io!
Joop Eggen wrote: ...La iloj de OOo (translation toolkit) generas .po dosierojn kun nova elemento msgctxt (apud la ekzistantaj msgid kaj msgstr). La redaktiloj devas subteni tion. Ĉe poEdit msgctxt estas akceptata tamen ne estas iel vidigata. Antaŭe mi jam menciis ĉi tiun problemon, kaj ricevis unu reago negativa. Eble nun la situacio pri redaktiloj pliboniĝis. Do ĉu ĉiu povus labori? Alimaniero mi povus konverti kaj rekonverti la po-dosierojn... Mi kutime uzas la programon Lokalize. Kiam mi provas malfermi po-dosieron kun msgctxt en ĝi, la programo rifuzas kaj informas jene: Error opening the file /home/donald/svnooo/test01.po Miaopinie po-redaktiloj devas subteni la novan kampon msgctxt. Ĉu mi petu ĝin ĉe Lokalize kiel novan eblon? Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Helpo: sistema tiparo en versio 3 de OOo
Donald Rogers wrote: Saluton, 9. En la dialogaj kadroj de OpenOffice.org, mi tajpas esperantajn ĉapelitajn literojn sed ili ne aperas. Kion mi faru? El la tirmenuoj selektu je Tools - Options - OpenOffice.org - Accessibility kaj certigu ke Use system font for user Finfine mi malkovris ke en versio 3 ĝi troviĝas sub listero View. Do mi ĵus ĝisdatigis paĝon eo_kaj_ooo.html. Donald interface estas markita. Tiam iru al viaj preferoj por la mastruma sistemo kaj selektu por via labortablo tiparojn, kiuj enhavas la ĉapelitajn literojn. Poste, kiam vi tajpas en dialogaj kadroj, la ĉapelitaj literoj aperos. Laŭ miaj provoj tio ne eblas en versio 3. Ĉu iu havas konsilon? Mi volas ĝisdatigi la informon en nia retpaĝo Demandaro. - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Propono reverki la paĝon pri-elsxut oj.html en nia retejo
Neniu kontraŭstaris do mi ĝisdatigis tiun paĝon. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
[eo-dev] Helpo: sistema tiparo en versio 3 de OOo
Saluton, 9. En la dialogaj kadroj de OpenOffice.org, mi tajpas esperantajn ĉapelitajn literojn sed ili ne aperas. Kion mi faru? El la tirmenuoj selektu je Tools - Options - OpenOffice.org - Accessibility kaj certigu ke Use system font for user interface estas markita. Tiam iru al viaj preferoj por la mastruma sistemo kaj selektu por via labortablo tiparojn, kiuj enhavas la ĉapelitajn literojn. Poste, kiam vi tajpas en dialogaj kadroj, la ĉapelitaj literoj aperos. Laŭ miaj provoj tio ne eblas en versio 3. Ĉu iu havas konsilon? Mi volas ĝisdatigi la informon en nia retpaĝo Demandaro. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
[eo-dev] Propono reverki la paĝon pri-elsxutoj.html en nia retejo
Mi proponas la jenan tekston. Se iu havas proponon plibonigi ĝin, bonvolu respondi. Donald = Tute esperanta versio de OpenOffice.org ankoraŭ ne ekzistas. (Ni ankoraŭ bezonas volontulojn por traduki helpotekstojn.) La esperantan version de OpenOffice.org por MS Windows aŭ por Macintosh aŭ por Linukso oni estonte povos elŝuti el la retejoj de OpenOffice.org aŭ ties speguloj. Tamen diversaj niveloj de esperanteco jam disponeblas. OpenOffice.org jam estas tre utila por trakti esperantajn tekstojn. Por Macintosh ekzistas plua ebleco: NeoOffice ĉe www.neooffice.org. Ĝi estas bazita sur OpenOffice.org, kaj celas enkorpigi eblojn specife por Mac OS X. NeoOffice ankaŭ estas senpaga programaro kun publika fontkodo. Iru al paĝo http://www.neooffice.org/neojava/en/download.php#download por elŝuti la ĉefan parton kaj al http://www.neooffice.org/neojava/en/langpackdownload.php por elŝuti la lingvajn pakaĵojn bezonatajn de vi. Rulumu al Esperanto. Tie troviĝas du ebloj: por Mac-Intel-komputiloj kaj por Mac-PowerPC-komputiloj. Poste elŝutu pakaĵon por kontroli literumadon. Se vi ne jam havas nacilingvan version de OpenOffice.org necesas instali tian version. Por la angla kaj multnombraj alilingvaj versioj, oni povas elekti el la retejo de OpenOffice.org. Iru al http://download.openoffice.org/ kaj alklaku al Get more platforms and languages, non-JRE versions http://download.openoffice.org/other.html#en-US. (pluaj platformoj kaj lingvoj ktp) Tie elektu version laŭ via lingvo kaj via mastrumsistemo. Se vi volas uzi esperantan interfacon en OpenOffice.org, instalu subtenon por Esperanto en via mastruma sistemo. Tio ne necesas se vi volas uzi vian nacilingvan interfacon por tajpi esperantajn tekstojn. Kiam OpenOffice.org estas instalita en via sistemo, rulu ĝin kaj elektu menuerojn Tools (iloj), Options (ebloj) kaj alklaku la butonon apud Language settings (lingvaj agordoj) kaj tiam Languages (lingvoj). (Kompreneble, se vi uzas neanglan version, la menueroj ktp estos en via lingvo anstataŭ la angla.) Tie vi povas agordi al Esperanto la lingvon por la interfaco (User interface) aŭ por la defaŭlta lingvo por dokumentoj (Default languages for documents/Western). Fine por konvene tajpi esperantajn tekstojn estas bona ideo instali rimedon por tajpi la ĉapelitajn literojn. Iru al http://eo.openoffice.org/eo_kaj_ooo.html Skribu al La Esperantiga Skipo mailto:ti...@openoffice.org - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj
Saluton, Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn: 1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn? 2. kiel instali esperantan interfacon por ooo. En ambaŭ demandoj ni bezonas respondojn por almenaŭ la tri mastrumaj sistemoj: Vindozo, Mekintoŝo, kaj Linukso. (Eble eventuale ankaŭ por aliaj). Mi ne havas vindozan aŭ mekintoŝan sistemon, do mi petas ke vi informu nin pri viaj spertoj kaj metodoj por enmeti en nian dokumentaron en eo.openoffice.org. Mi iris al la paĝo http://download.openoffice.org/other.html#en-US kaj rimarkis ke mankas Esperanto en la listo de diverslingvaj versioj. Kial? Ĉu ni devas fari ion por aranĝi ke Esperanto aperu tie? Por Linukso oni povas simple aldoni subtenon por aliaj lingvoj al sia defaŭlta versio. Ĉu oni povas fari tion en Vindozo kaj Mekintoŝo? Donald Yves Nevelsteen wrote: Saluton, mi ne kontrauas ke estas relative pli da linukso-uzantoj en Esperantio ol en la cetera mondo, sed persone (kaj kun multaj aliaj) cxefe interesigxas pri vindoza kaj makintosxa versioj. Yves 2009/7/6 Arnold Victor arvim...@earthlink.net On Jul 5, 2009, at 6:0811 PM, Jacob Nordfalk wrote: 2009/7/5 Yves Nevelsteen yves.nevelst...@gmail.com: Saluton, (bedaurinde?) malmultaj esperantistoj uzas linukson. Ĉu? Mia sperto estas ke ke fakte multaj junaj esperantistoj uzas Linukson. Dum la Universala Kongreso en Florenco okazis renkontiĝo de linuksuzantoj kaj interesitoj. Konvenis pli malpli tridek personoj, inkluzive de Akademiano Bertilo Wennergren, kaj estis disdonataj diskoj por Ubuntu 6.06. Ne sekvis renkontiĝoj dum sekvaj UK-oj, laŭ mia scio. -- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., arvimi...@wearthlink.net|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., arvimi...@wearthlink.net || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj
Arnold Victor wrote: On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote: Saluton, Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn: 1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn? 2. kiel instali esperantan interfacon por ooo. En ambaŭ demandoj ni bezonas respondojn por almenaŭ la tri mastrumaj sistemoj: Vindozo, Mekintoŝo, kaj Linukso. (Eble eventuale ankaŭ por aliaj). Mi ne havas vindozan aŭ mekintoŝan sistemon, do mi petas ke vi informu nin pri viaj spertoj kaj metodoj por enmeti en nian dokumentaron en eo.openoffice.org. Mi iris al la paĝo http://download.openoffice.org/other.html#en-US kaj rimarkis ke mankas Esperanto en la listo de diverslingvaj versioj. Kial? Ĉu ni devas fari ion por aranĝi ke Esperanto aperu tie? Por Linukso oni povas simple aldoni subtenon por aliaj lingvoj al sia defaŭlta versio. Ĉu oni povas fari tion en Vindozo kaj Mekintoŝo? En Makintoŝo OOo kaj NeoOffice funkcias laŭ la maniero de normala makintoŝa programaro. Eblas skribi ĉiujn karaktrojn ĝis inkluzive ĉiujn de Latino B per iu el kelkaj defaŭlte instalitaj klavararanĝoj. Mi diskutos tion pli detale, se iu interesiĝas; mi supozas, ke makintoŝuzantoj tie jam scias ĉion necesan. Tamen, restas por mi demando pri Ubuntu instalita sur makintoŝa PowerBook Pro (surgenua) kun limigita klavaro. Mi preferas aranĝi la klavaron de OOo en Ubuntu-sur-Makintoŝo laŭ la makintoŝa aranĝo, sed probable ne estas sufiĉe da utiligeblaj klavoj por tia aŭ simila aranĝo. Ĉu iu tie jam havas sperton pri tio? Kian rimedon vi uzas? Sub Keyboard Preferences / Keyboard Layout Options / la listero Key to choose 3rd level (Klavo por elekti 3-an nivelon) (kiel mi klarigis je 2009-07-05) estas elekteblaj (mi ne listigis ĉiujn eblojn): Any Alt key Any Win key Left Alt Left Win Menu Enter key on keypad Right Alt Right Ctrl Right Win Ĉu via prefero troviĝas en la listo? Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
[eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj
Ubuntu 9.04 (Jaunty Jackalope) havas pli bonan subtenon por Esperanto. Ĝi havas version 3.0.1 de Openoffice.org. Ties Helpo ankoraŭ estas en la angla, kompreneble, ĉar ni ne finis traduki ĝin. Aŭtomata literumkontrolo funkcias. Notu ke nun subteno en Linukso por tajpi la ĉapelitajn literojn estas eĉ pli bona ol antaŭe. Estas facile enŝalti ĝin: oni povas simple aldoni la klavojn por la ĉapelitaj literoj al sia kutima fasono. Ekzemple en Gnome, elektu menuerojn System (Sistemo), Preferences (Agordaĵoj), kaj Keyboard (Klavaro). Tiam elektu la langeton Layouts (Aranĝoj) kaj la celatan fasonon, ekzemple USA (Usono). Alklaku la butonon Layout Options (Fasonaj agordoj) kaj la listeron Adding Esperanto circumflexes (supersigno) (Aldonado de Esperantaj supersignoj). Elektu iun el la tri ebloj, ekzemple To the corresponding key in a Qwerty keyboard (Al la ekvivalenta klavo en klavaro Qwerty). Tiam elektu la listeron Key to choose 3rd level (Klavo por elekti 3-an nivelon) kaj marku la klavo(j)n kiujn vi volas uzi kiel specialan klavon por la ĉapelitaj literoj, ekzemple Left Win (Maldekstra Win). Por fini, alklaku je Close (Fermi), kaj denove Close. Eble necesas adiaŭi kaj resaluti antaŭ ol la ĉapelitaj literoj estas tajpeblaj per la elektitaj speciala klavo kaj la rilata literoklavo: ekzemple Maldekstra-Win + C donas je ĉ. Mi proponas ke nun ni anoncu ke Openoffice.org kaj Linukso estas pretaj por Esperantistoj, krom la helpo. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] OOo versio
Tim Morley wrote: -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 27 Jun 2008, at 10:40, Yves Nevelsteen wrote: Bonus unuavice disponigi en la retejo http://eo.openoffice.org beta-version de la programo. Nuna stato de la traduklaboro estas ke ekzistas beta-versio jam uzebla proprariske. Ĝuste, jes. Donald estas la sola skipano aktuale, kiu havas la rajton redakti tiujn paĝojn; aliuloj ja rajtas peti la samon, sed oni devas sendi kriptaĵ-ŝlosilon al Sun por tio. Donald estas ankoraŭ aktiva en la teamo, do eble estus preta refari nian hejmpaĝon laŭ la propono, sed se vi, Yves, aŭ iu ajn alia, ŝatus refari la paĝon kaj sendi ĝin al Donald, tio certe estus bonvena kontribuo. Mi volontas enmeti novan tekston, se iu sendas ĝin al mi. Tamen mi ne estas certa pri la nuna situacio, do mi ne volas verki ĝin. Duavice tre tre bonus se ni sukcesus finfine liveri definitivan version. Cxu iu povas resumi la kialojn ne havi gxin gxis nun? (krom manko de tempo) Nu, jes, unue pro manko de tempo, sed pli precize, estas pluraj taskoj farotaj: -- unue, evidente, fintraduki la dosierojn en la svn-deponejo, sed ĉio nun fariĝas krom iom da helpteksto Restas netradukitaj ĉirkaŭ 22000 eroj en helpcontent2, sed tio estas nur en versio 2.3. Mi supozas ke en la pli novaj versioj la programistoj enmetis multajn novajn erojn. Ŝajnas al mi ke la tasko estas preskaŭ neebla por nia eta teamo ĉar la celo ĉiam moviĝas :-( . -- due, ĝisdatigi tiujn dosierojn laŭ la plej lasta versio de OOo, ĉar ili nun estas iom malnovaj kaj sendube estos kelkaj aldonitaj tradukendaĵoj -- trie, por ke la esperantlingvaj versioj iĝu oficialaj, ni devas envolviĝi en la projekto Quality Assurance, eklerni pri la diversaj testoj kaj testmetodoj, kaj profunde testi nian version. Legu: http://qa.openoffice.org/ooQAReloaded/Docs/QA-Reloaded-HowToStart.html http://l10n.openoffice.org/ El tiuj taskoj, la unuan daŭre faras pluraj kontribuantoj. La duan mi scias fari, sed simple ne trovis la tempon fari nun de longa tempo; mia kulpo. Bedaŭrinde la tria restas sufiĉe nebula al mi kaj (mi kredas) al la tuta skipo. Mi jam menciis ĝin plurfoje en la listo kaj petis eventualajn interesitojn, sed ankoraŭ atendas respondon. Ĉu vi, ĉu nun? :o) Bondezirojn, Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton
Saluton W. G. T. Walker , Kiel respondis Tim, la plej bona solvo estas ke la gastiga sistemo jam havu la eblon enigi ĉapelitajn literojn. Tiel oni povas tajpi ĉapelitajn literojn en iu ajn programo, ekzemple OOo, Gramps, gedit, Evolution, Mysql, Tux Paint, ktp ktp. En MS Windows oni povas uzi je Ek! kaj en Linukso oni povas uzi je xmodmap, kiun ĉiuj Linuksaj sistemoj defaŭlte havas. Oni simple metu taŭgan dosieron .Xmodmap en la propran hejman dosierujon, elsalutu kaj ensalutu, kaj ĉio estu en ordo. Jen la enhavo de mia .Xmodmap: keycode 30 = u U ubreve Ubreve keycode 39 = s S scircumflex Scircumflex keycode 42 = g G gcircumflex Gcircumflex keycode 43 = h H hcircumflex Hcircumflex keycode 44 = j J jcircumflex Jcircumflex keycode 48 = apostrophe quotedbl dead_acute dead_diaeresis keycode 49 = grave asciitilde dead_grave dead_tilde keycode 54 = c C ccircumflex Ccircumflex keycode 113 = Mode_switch keycode 115 = Mode_switch Jen kion fari en Ubuntu: 1. malfermu la redaktilon gedit 2. elektu la ĉi-supran tekston (la 10 liniojn kiuj komenciĝas per keycode 30...) en ĉi tiu mesaĝo 3. algluu la tekston en novan dokumenton en gedit 4. en gedit elektu menuerojn File - Save as 5. elektu la propran hejman dosierujon (miakaze ĝi nomiĝas donald) 6. en la kampo Name tajpu la nomon .Xmodmap (necesas la komenca punkto) 7. alklaku je Save 8. fermu la redkatilon gedit 9. (eventuale) elektu je System - Quit - Log out (aŭ Restart, aŭ Shut down) 10. kiam vi ensalutas denove la sistemo demandos ĉu vi volas ke la dosiero .Xmodmap ruliĝu je la komenco ĉiufoje. Elektu ĝin kaj akceptu. Kiam la sistemo estas preta, malfermu aplikaĵon OOo-Verkilo aŭ Gnucash aŭ Thunderbird aŭ alian. Por tajpi esperantan ĉapelitan literon tenu aŭ la dekstran Alt-klavon aŭ la klavon kun la simbolo de Microsoft kaj start sur ĝi. (Mi havas klavaron de Microsoft) kaj unu el la literoj cghjsu. Por majuskloj ankaŭ tenu la klavon Shift dum vi premas la literon cghjsu. Se vi bezonas specialajn signoj por alia lingvo vi povas ankaŭ enmeti la klavokodojn kaj datumojn por ili en la sama dosiero .Xmodmap. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton
Bertilo Wennergren wrote: Tim Morley: On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote: On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote: Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3. Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de kelka tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta lingvoversio en Ubuntu. Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo nialingva, ĉu? Mi pensas, ke ne, sed mi ne certas, ĉar mi transprenis la tutan antaŭan agordodosieron de malnova instalo, kaj en ĝi estis ĉiuokaze jam instalita la literumilo Esperanta. La mia Ubuntu estas freŝa instalaĵo. La literuma kontrolado ne funkcias. Tio estas: dum mi mistajpas kun aŭtomata kontrolado ŝaltita, ĝi ne rimarkas la misajn vortojn. Sed kiam mi elektis menuerojn Iloj, Agordaĵoj, Lingvaj agordoj, Skribhelpoj, ... Hunspell Spellchecker, Redakti, Lingvo, mi trovis Esperanton en la listo kaj ĝi havas ABC kaj markon apud la nomo. Laŭ la helpo: A language entry has a check mark in front of it if the spellcheck is activated for this language. Literumado estas ĉe la supro de la listo de moduloj. Kion fari tie? Kiam mi elektis Esperanton kaj premis je Fermi, Akcepti, ĝi ŝajne forgesis ke mi elektis Esperanton, ĉar venontafoje ĝi reiris al la defaŭlta Angla (Nov-Zelanda). Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] skali/skaligi
Tim Morley wrote: -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 3 Oct 2007, at 04:12, Donald Rogers wrote: Mi samopinias kiel Marcos. Do, mi povas akcepti aliskaligi por re-scale, sed kio pri The application scales well -- La aplikaĵo bone .. -- Viajn ideojn, mi petas. La aplikaĵo estas skaligebla (se taŭgas uzi la radikon skal-), sed la sigifo verŝajne estas ke la aplikaĵo bone funkcias por grandegaj kvantoj da datumoj, ne nur por malmultaj. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Klavpremoj
Dankon, Yves. Ĉe mia klavaro tiu klavo estas simple Alt, same kiel la tiu, kiu situas maldekstre de la spacostango. Donald Yves Nevelsteen wrote: Donald, gxi aperas dekste de la spacostango en la jena bildo: http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/3/3a/Qwerty.svg Yves 2007/9/18, Donald Rogers [EMAIL PROTECTED]: Bertilo Wennergren wrote: Alt = Alt Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton: Jes. AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd Eble? Kiel en aliaj lingvoj? 1. Cxu aperas en OO? Min ĉiam mirigis tiu stranga AltGr (aŭ Alt Gr). La klarigo alt green ŝajne ne estas sendisputa. La Vikipedio mencias ankaŭ la klarigon alternate graphic (mi ĉiam pensis iom nebule, ke Gr rilatas al graphic). Mi pensas, ke alternate graphic estas la ĝusta klarigo. Tio ebligas al ni resti ĉe AltGr = alternativa grafikaĵo. Oni devas kompreni grafikaĵo kiel signobildo. Iom strange, sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda. Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo AltGr, kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] skali/skaligi
Laŭ New Oxford Dictionary of English: scale (verb) = represent in proportional dimensions; reduce or increase in size according to a common scale. Do ni povas supozi ke rescale signifas ree fari tion. Resize estas taŭga esprimo kiun kompari al rescale. Por aliskaligi ion, oni devas aligrandigi ĝin aŭ bildon de ĝi. Mi samopinias kiel Marcos. Donald Marcos Cramer wrote: Fakte mi opinias ke renomi estas bona esprimo, kaj tamen opinias ke reskaligi estas malbona elekto. La vorto renomi estas interpretebla kiel ree/denove nomi. Unu el la signifoj de nomi estas doni nomon al (laŭ ReVo enkonduki apartan distingigan nomon por iu aŭ io, laŭ PIV unuafoje doni la elektitan nomon). Tial estas tute logike ke renomi signifu denove doni nomon al, do ŝanĝi nomon de. Sed se oni provas interpreti reskaligi, oni devas unu interpreti skaligi (re ĉiam aldoniĝas al verboj). skaligi povas signifi nur unu el la tri jenaj aferoj: igi skalo, igi skala aŭ igi skali. Neniu el la tri kaptas la intencitan signifon. Kaj eĉ se unu el ili kaptus la intencitan signifon, tiam mi ne komprenus la rolon de la re en reskaligi. En la intencita signifo ja ne necese temas pri denova ago (la angla scale ankaŭ povas esti uzata kiam oni unuafoje ŝanĝas la skalon). Do ankaŭ ĉi-rilate la kazo malsamas al renomi: Ĉe renomi ĉiam temas pri denova ago, ĉar oni ja iam antaŭe donis al la afero ĝian antaŭan nomon. Do estas du problemoj kun reskaligi: La intencita signifo ne necese estas denova ago, kaj por interpreti ĝin, oni unue devas interpreti skaligi, kiu ne estas interpretebla en favora maniero. Aliskaligi aliflanke evitas ĉi tiujn du problemojn, kaj estas tre klara. Ĝi apenaŭ pli longas ol reskaligi, do mi ne komprenas kial oni evitu ĝin. (Estas tute alia afero ol en la kazo de alinomi, ĉar alinomi estis iom malklara verbigo, dum alinomigi estas tute klara verbigo pro la uzo de ig). La sola alia solvo, kiu plaĉus al mi (eble eĉ pli) estas ŝanĝi skalon. Ni ja ne bezonas unuvortan tradukon; eble ĉi-kaze duvorta traduko pli bonas. Marcos - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Klavpremoj
Bertilo Wennergren wrote: Alt = Alt Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton: Jes. AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd Eble? Kiel en aliaj lingvoj? 1. Cxu aperas en OO? Min ĉiam mirigis tiu stranga AltGr (aŭ Alt Gr). La klarigo alt green ŝajne ne estas sendisputa. La Vikipedio mencias ankaŭ la klarigon alternate graphic (mi ĉiam pensis iom nebule, ke Gr rilatas al graphic). Mi pensas, ke alternate graphic estas la ĝusta klarigo. Tio ebligas al ni resti ĉe AltGr = alternativa grafikaĵo. Oni devas kompreni grafikaĵo kiel signobildo. Iom strange, sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda. Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo AltGr, kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tenu al?
Tio estas mia kulpo. (1) Mi kredis ke vi ne ŝatas je je en tiuj kazoj. Mi malpravis. (2) En multaj anglaj esprimoj similaj al hold down, stand up, think up, speak up ktp, la ŝajna prepozicio estas pleonasma. (3) Mi pensis ke ne eblas teni klavon sen premi ĝin, do decidis ne traduki ĝin kiel premu kaj tenu. Post la diskutado Unuecigado de nia alklaka lingvajho, mi scias ke troviĝas multaj esprimoj ŝanĝendaj en tiu dosiero, kiun mi tradukadis dum la lastaj semajnoj, sed ankoraŭ ne finis. Donald Bertilo Wennergren wrote: Mi ĵus vidis la jenon en freŝa redakto de helpcontent2/source/text/swriter/guide.po: Por movi la titolon sen la subranga teksto, tenu al \\item type=\\\keycode\Ctrl\\/item\\ [...] Tiu tenu al estas ege stranga. Ĝi respondas tie al la Angla hold down. Mi pensas, ke mi vidis similajn variantojn aliloke. Laŭ mi estu: premu kaj tenu \\item type=\\\keycode\Ctrl\\/item\\ aŭ eble plej simple: tenu \\item type=\\\keycode\Ctrl\\/item\\ Cetere mi vidis plurloke ankaŭ Elektu de umo kun la signifo Elektu umon. Mi tion sisteme korektis. De apenaŭ iam ajn povas esti taŭga surogato por N-finaĵo. - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Klavpremoj
Joop Eggen wrote: Do... evidente ni restas uzantaj la anglan klavetikedojn Ctrl, Shift, Enter, k.t.p. Kun la justigo ke multaj klavaroj estas kun anglaj etikedoj: aliaj skriptoj kiel korea, araba; la anglalingva mondo mem, kaj multaj aliaj. Kun ioma bedauxro mi akceptas tiun argumenton. Fakte OO mem portas kulpon, ne uzante variablon (kiel %PRODUCTNAME), substituante klavnomvariablojn per la operaciumaj nomoj. Mi samopinias. Kaj same pri la ĉefaj fulmoklavoj. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: AW: [eo-dev] Ek al la testado!
Do Ctrl F, Ctrl S ktp estas samaj en ĉiuj versioj. En ordo. Mia alia punkto estas ke substrekoj mankas ĉe Dosiero, Redakti, Vido,... Helpo kaj tiuj fulmoklavoj (Alt D, Alt R ktp) ne funkcias. Ekzemple Alt D ne vidigas la menuon Dosiero, kiun oni povas vidigi per musklako en la menuero Dosiero. Donald Joop Eggen wrote: La fulmoklavoj Ktrl+S/O/F estas same lingvosendependaj kiel Ktrl+C/X/V/Z. La menuklavoj (substrekitaj menuliteroj) estas lingvodependaj. Tiuj menuklavoj cxe ni estas auxtomate farataj (ni ellasis la marksignon ~: ~File igxis Dosiero). Do neniu problemo. Oni ecx povus argumenti ke lingvosendependaj fulmoklavoj (malgraux anglalingva influo) provizas kodigan normon trans lingvoj kaj aliaj aplikajxoj. La unuaj Makintosxaj kodoj X, C, V, Z ja havis vere neuxtralaj kromnocioj: trancxilo, rulkopimasxino, enmeta kojna marko, visxado. - Ursprüngliche Mail Von: Donald Rogers [EMAIL PROTECTED] An: dev@eo.openoffice.org Gesendet: Freitag, den 17. August 2007, 05:24:11 Uhr Betreff: Re: [eo-dev] Ek al la testado! Mi ne scias ĉu temas pri cimo aŭ ne: La fulmoklavo por Serĉi estas Ctrl F same kiel en la angla (Find). Simile por Konservi Ctrl S (Save) kaj ĉiuj aliaj fulmoklavoj montritaj je la dekstra flanko de diversaj menuoj. Ĉu la neanglalingvanoj en la skipo povas informi nin ĉu tio okazas en alilingvaj versioj de OOo? La ĉefaj menueroj ne havas fulmoklavojn. En la angla versio Alt F por File, Alt E por Edit ktp. Mi supozas ke en la Esperanta versio estus Alt D por Dosiero, Alt R por Redakti ktp. Ĉu tiu estas cimo? Se aliaj opinias ke tiu estas cimo mi raportos ĝin per la cimraportilo. Mi testas je m225 build 1 per Ubuntu Feisty Fawn. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] Die etwas anderen Infos rund um das Thema Reisen. BE A BETTER WELTENBUMMLER! www.yahoo.de/clever - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ek al la testado!
Mi ne scias ĉu temas pri cimo aŭ ne: La fulmoklavo por Serĉi estas Ctrl F same kiel en la angla (Find). Simile por Konservi Ctrl S (Save) kaj ĉiuj aliaj fulmoklavoj montritaj je la dekstra flanko de diversaj menuoj. Ĉu la neanglalingvanoj en la skipo povas informi nin ĉu tio okazas en alilingvaj versioj de OOo? La ĉefaj menueroj ne havas fulmoklavojn. En la angla versio Alt F por File, Alt E por Edit ktp. Mi supozas ke en la Esperanta versio estus Alt D por Dosiero, Alt R por Redakti ktp. Ĉu tiu estas cimo? Se aliaj opinias ke tiu estas cimo mi raportos ĝin per la cimraportilo. Mi testas je m225 build 1 per Ubuntu Feisty Fawn. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ek al la testado!
Dankon, Tim. Mi elŝutis la dosieron ...LinuxX86_install_eo_deb... (142MB) kaj ĝi daŭris ses horojn per larĝbendo! Ĉu la servilo estas malrapida aŭ tre uzata? Mi ankaŭ elŝutis la tri dosierojn openoffice.org-eo*. Kia estas la dosiero OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg (144MB)? Ĉu mi ankaŭ bezonas ĝin? Donald Tim Morley wrote: ...La testversioj troviĝas ĉe: ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ En tiu dosierujo, vi elektu la lastan el la serio SRC680_m200, SRC680_m210, SRC680_m220, SRC680_m221... (aktuale la lasta estas SRC680_m225). En tiu dosierujo vi trovos Build 1 kaj eventuale Build 2 ktp., kaj vi elektu la plej lastan. Kaj en tiu dosierujo vi trovos elŝutaĵojn por multaj lingvoj, kaj vi serĉu tiun kun eo en la nomo... - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] testa sendo de kunligita bildo
Mia bildo estis 148KB png-dosiero. Donald Tim Morley wrote: Nur por testi ĉu mi rajtas kunsendi dosieron. Bv forigi kaj ignori tiun mesaĝon. - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] testa sendo de kunligita bildo
Denove la alligita dosiero ne alvenis. Kial? Donald Donald Rogers wrote: Mi provas denove. Donald Tim Morley wrote: On 3 Aug 2007, at 12:23, Donald Rogers wrote: Mia bildo estis 148KB png-dosiero. Jen. :o) Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Jam nova testversio?
Ĉu mi komprenu ke ni ne rajtas sendi alligitan dosieron kun retpoŝto? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: AW: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r392 - trunk/sc/source/ui
Joop Eggen wrote: Donald: pri listo de novaj dosieroj: Se vi uzas poEdit, gxi havas katalogadministrilo kiu listigas la dosierojn kun nombroj svagaj/netradukitaj. Tio suficxu, cxu? Dankon pro via helpo. Mi uzas kdesvn kaj kbabel. Mi trovis la Katalogan Mastrumilon de KBabel kaj ĝi listigas la dosierojn kun nombroj de dubindaj kaj netradukitaj eroj. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Baldaŭa ĝisdatigo de nia dosi eraro
Tim, Vi tute pravas pri trunk ktp. Dependas de kiel oni unue starigis ĝin. Donald Tim Morley wrote: On 16 Jul 2007, at 08:31, Donald Rogers wrote: svn update branches ne sukcesis Eble tio dependas de via antaŭ estigo de via loka kopio. Se vi unue faris tion: ~$ mkdir svnoooeo; cd svnoooeo; mkdir trunk; cd trunk ~/svnoooeo/trunk$ svn checkout http://svn.ikso.net/openoffice/trunk do tiam nur la enhavo de la dosierujo trunk estas sub la rego de SVN. Se anstataŭe vi farintus tion: ~$ mkdir svnoooeo; cd svnoooeo ~/svnoooeo$ svn checkout http://svn.ikso.net/openoffice tiam la tuta enhavo de oooeo estus sub SVN, kaj do vi povus aŭtomate trovi la novan branch-on. La dua aranĝo certe estus pli bona; mi ne scias ĉu vi eventuale havus problemojn pro la manko de konekto inter la du arboj (trunk kaj branches) en via laborkopio. Fakte, eble estus utile por vi simple forigi vian aktualan laborkopion kaj rekrei ĝin por ke vi havu la tuton en unu sama laborkopio. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] aperis artikolo en Libera Folio pri nia laborsemajnfino!
Tre bona artikolo! Mi enmetis ligilon al ĝi de nia retpaĝo (menuo Novaĵoj): http://eo.openoffice.org/ Donald Yves Nevelsteen wrote: http://liberafolio.org/2007/openofficekunveno/ - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] pofiltrado
Tim Morley wrote: Ĝis la venonta monato! (kiam, mi esperas, ni havos kompilitan programon por testi kaj multe poluri dum nia kuna tempo). Kiu versio de OOo? La aktuala versio ŝajne estas 2.2, dum nia lasta provo estis 2.1. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Terminoj
Tim Morley wrote: Do mi elektas tion kiel traduko: rembura(j) teksto/variablo/datumoj. La senco tre klaras, kaj tiuj, kiuj ankoram ne konas la vorton lernos ion, kaj poste la senco tute klaros! Tamen remburi havas alian utilan sencon (la 3a en PIV2) Aldoni spacetojn inter la vortoj de teksto, por ke la linioj havu difinitan longon t.e. justify. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.
Bertilo Wennergren wrote: Tim Morley: Bertilo (kaj aliaj), ĉu vi taksas tradukon kiel forviŝanta dosierojn ĝena por normala esperantisto? Jes, tre. Ĉu la iom malpli preciza forviŝas dosierojn sufiĉus? Laŭ mi jes. Mi ankaŭ opinias tiel. Iu menciis mankon de subjekto, sed la esprimoj diskutataj estas prefere mallongaj (kvazaŭ angle telegraphese), do mi opinias ke oni akceptos la formon forviŝas dosierojn kaj similajn. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!
Yves Nevelsteen wrote: Saluton, mi uzas Vindozon 2000, do ne povas instali la testversion. Volonte mi helpos plu-traduki se teknikisto helpas disponigi tradukinterfacon. Ankaux mi volonte helpas testi je Vindozo. Saluton, Yves, Mi legis vian mesaĝon antaŭ kelkaj tagoj sed hezitis respondi ĉar mi ne estas certa. Neniu respondis al vi, do mi kuraĝas provi. Versio de la programaro OOo 2.1 ja ekzistas por Vindozo, sed mi kredas ke vi jam havas ĝin, pro via mesaĝo de 2006-12-02. Mi supozas ke vi aludas al la lokaĵara dosiero, kiu haveblas en rpm- formato. Tion Bertilo konvertis al deb-formato (kaj mi ankaŭ faris tion). Ĝi estas nur pakaĵo de dosieroj, simile al zip-dosierpakaĵo. Kion mi ne scias, tio estas ĉu la dosieroj en la pakaĵo estas por-linuksaj aŭ ĉu ili povas funkcii ankaŭ en aliaj mastrumaj sistemoj. La dosiertipoj ne estas al mi konataj, do ni bezonas alies konsilon pri tio. Bondezirojn, Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!
Saluton skipanoj, Mi tre dankas al Bertilow pro lia detala priskribo por instali je OpenOffice.org en Kubuntu. Mi faris tion lau lia priskribo. Mi konfirmas liajn komentojn pri la stato de la tradukoj. Nur eble duono de la esprimoj estas tradukitaj. Ofte nur unu ero en menu estas tradukita au unu estas netradukita! La tuta helpo restas en la angla. Kion ni faru nun? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!
Saluton, Ĉu progresis nia afero? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Nur por informi vin...
Tim Morley wrote: Saluton. Mi skribas nur por informi vin, ke Joey estas aktuale ĉe konferenco Ubuntu Developers en Mountain View, Kalifornio. Li sukcesis plurfoje diskuti kun la programistoj de Rosetta, kaj montris al ili iom kritikemajn mesaĝojn miajn pri la funkciado de Rosetta. :o) Fakte, la lastaj estis senditaj al diskutlisto https://lists.ubuntu.com/archives/rosetta-users/2006-November/thread.html antaŭ nur kelkaj minutoj, do vi povas legi la diskutojn (en la angla) se tio interesas al vi. Bone. Mi legis la diskuton kaj mi opinias ke vi klarigis niajn tujajn bezonojn. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Fwd: [Issue 70871] [EO] GUI Translation for 2.1
Certe tio estas bona novaĵo. Mi atendas pluajn anoncojn. Kiam ni aldonu anonocon al nia retejo? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Fwd: Esperanto packs in Ubuntu
Tim Morley wrote: Jen unua respondo al mia demando pri kiel havigi al ni OOo en Esperanto, almenaŭ ene de Ubuntu. Mallonge: ni ne serĉis la lingvaĵojn en la ĝusta loko, sed estas alia kroma paŝo farenda por krei la pakaĵojn. Ĉu estas progreso en ĉi tiu afero? Ĉu ni atingos version 6.10 (Edgy Eft) de Ubuntu, kiu estas aperonta je la 26a de oktobro? Ĉu ni povas fari ion por helpi? Donald Rogers - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Openoffice en Dapper Drake
Tim Morley wrote: Dum iom teda vagado tra la paĝarego de Launchpad.net, mi malkovris tiujn pakaĵojn por Ubuntu: https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-pack-eo-base/1:6.06+20060725 https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-pack-eo/1:6.06+20060529 https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-support-eo/1:6.06+20060413 Laŭ tiuj paĝoj, estas la dua (language-pack-eo) kiu enhavas la tradukon de OOo. Vi povas instali ilin per la pakaĵregilo Synaptic (sub la menuo Sistemo--Administrado--Synaptic en Ubuntu). Do, mi ĵus instalis ĉiujn tri en mia maŝino... kaj OpenOffice.org estas ankoraŭ tute anglalingva. :o( Mi ne komprenas kial. Mi havas version 20060725 de la dua, sed ĝi enhavas nur dosierujojn kaj dosieron /usr/share/doc/language-support-eo/changelog.gz Simile la tria, versio 20060413, enhavas nur dosierujojn kaj dosieron 'changelog.gz'. La unua enhavas multajn dosierojn, ekzemple, /usr/share/locale-langpack/eo/LC_MESSAGES/Scribus.mo kaj similajn, sed neniuj ŝajne temas pri OpenOffice. Kiam mi ŝaltas la lingvon al Esperanto, Scribus estas en Esperanto sed OOo estas en la angla, kiel atendita. Mi supozas ke administranto devas aldoni la pakaĵojn de OOo al pakaĵo language-support-eo. (Kiam mi aldonis lingvosubtenon por Esperanto, ĝi ankaŭ aldonis pakaĵojn language-pack-gnome-eo kaj language-pack-gnome-eo-base). Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (3)
Donald Rogers wrote: 4702 Dim - Dim (Leo) - Malhela (Donald) ? 4705 Matt - Matt (Leo) - Malbrila (Donald) ? Pri fotoj, matt estas kontraŭa al glossy, kiu estas glacea, do matt povas esti malglacea. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org
Tim Morley wrote: Unu erareton mi rimarkis: la menuero Agu laŭleĝe en la maldekstra kolumno ne aperas en la paĝo /index.html (ligilo Enkonduko). Ne ne vidas ĝin tiel. Ĉu ankoraŭ? Ĉu ĝi estas sufiĉe evidenta? Hmm... mi emus pli emfazi ĝin, eble per ruĝo aŭ io simila. La paĝaro ja ne multe ŝanĝas, do kiam estas ŝanĝo ni devus k.e.p. multe atentigi pri tio, ĉu ne? :o) Mi ruĝigis ĝin. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: Fwd: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org
Tim Morley wrote: Mi ĵus rimarkis, ke foje Agu laŭleĝe iĝis Ekagu laŭleĝe. Mi ne kontraŭas la ŝanĝon, sed la paĝo aktuale ne estas kongrua kun si mem, kaj almenaŭ unu agu laŭleĝe restas. Mi kunsendas novan .png-formatan butonon kun la nova vortumo por anstataŭ la malnovan. Mi ŝanĝis ĝin ĉar Ekagu laŭleĝe havas la sencon de Get, t.e. Start acting legally. Dankon pro la averto. Mi ŝanĝis pli ol unu lokon. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org
Mi dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al la diskuto pri la traduko Agu laŭleĝe. Mi modifis la tekston laŭ viaj sugestoj, kaj faris unu-du pliajn ŝanĝetojn. Mi ĵus aldonis la novan paĝon al nia retejo. Ĝi troviĝas en la maldekstra menuo sub la nova titolo Novaĵoj. http://eo.openoffice.org/kial.html Ĉu ĝi estas sufiĉe evidenta? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)
Bertilo Wennergren wrote: Donald Rogers: 5284 Hanging punctuation [Hanging indent estas en nia PO-dosiero sed mi hezitas pri Negativa interpunkcio. Signifo?] ... Jen klarigo pri la signifo: http://realworldstyle.com/hang_punct.html Jen alia: http://www.markboulton.co.uk/journal/comments/five_simple_steps_to_better_typography_part_2/ Mi ŝatas negativan krommarĝenon, sed mi ne tuj trovas similaĵon por la interpunkcioj. Mi atendas ideojn. Ĉu eble negativa interpunkcimarĝeno? Aliflanke, se oni legas en la helpo de Ooo, ŝajnas, ke hanging punctuation praktike estas io sufiĉe limigita en Ooo. Temas nur pri komoj kaj punktoj fine de linio, kaj (kial?) nur en tekstoj en Aziaj lingvoj. Tiu nocio (nova por mi!) egege similas al tio, kion la Germanoj nomas optischer Blocksatz. Tute hazarde (sen ajna rilato al nia nuna diskuto) mi ĵus legis pri optischer Blocksatz en diskuto pri OpenOffice.org: http://www.oooforum.org/forum/viewtopic.phtml?t=35707 Ankoraŭ mi ne scias, kiel nomi tion en alia lingvo ol la Germana. Kiel en la Angla? Kiel en Esperanto? Mi ankaŭ ne scias, ĉu eblas uzi optischer Blocksatz en OpenOffice.org. Ŝajne ne... -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com Do, ŝajnas ke ĝi estas negativa krommarĝeno kies larĝo estas ĝuste tiu de la citiloj uzataj. Ĉu negativa krommarĝeno por interpunkcio. Nun mi vidas la avantaĝon de la senso de hanging, fakte elstari el la marĝeno de la resto de la alineo. Ni ankaŭ havas First line indent msgstr Unualinia krommargxeno. Ĉu ĝi estas sama? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)
Mi dankas pri sugestoj pri la unua grupo. Jen pliaj: 2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana? 3260 Same as locale setting - Same kiel loka agordo [lokala?] 3320 Memory per object - Memorkvanto por objekto? 3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?] 4111 Mitered - Gerita (Gero?) [vidu NPIV-on] 4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al teksto (Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas klara!] 4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa (Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?] 4446 k.a. Western Europe (DOS/OS2-865/Nordic) - Uest-Euxropa (DOS/OS2-865/Norvega) aŭ ...Skandinavia? [Laŭ mia kompreno Nordic ne estas Norvega.] 4551 Convert to Lathe Object - Konverti al Tornila Objekto [Ĉu vere lathe aŭ lath?] 4575 Double-Sided - Duflanka [post la diskuto pri duobla kaj duopa :-) ] 4630, 4637 Circular - Cirkla (Circulero?) 4726 k.a. binding - bindajxo 4794 Link instance - Ligi ekzempleron / Ekzemplero de Ligilo? 4795 Edit instance - Redakti ekzempleron 4814 Edit Submission - kia estas la senco de submission? 4999 Maddin1 [kio???] 5000 Maddin2 [kio???] 5064 Emoticons - Emocibildetoj ??? 5019 Wave - Sound File = Onda - Sona Dosiero ? 5284 Hanging punctuation [Hanging indent estas en nia PO-dosiero sed mi hezitas pri Negativa interpunkcio. Signifo?] Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)
Tim Morley wrote: On 3 May 2006, at 00:29, Donald Rogers wrote: ... 3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?] Foliojn. Tiel mi pensis. 4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al teksto (Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas klara!] Tiukaze, aliaj tradukoj povas multe helpi (se ni certas, ke ili ĝustas). Alikaze, vi povas serĉi la frazon en kunteksto en la programo mem, eventuale helpata de la referencoj donitaj en la .po-dosiero. Mi kutime utiligas la francajn tradukojn, sed ili mankas en ooo-draw. Mi ne scipovas alian lingvon. 4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa (Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?] Kial 'Uest'? Kial ne 'Okcidenta'? Iu alia ofte uzis 'Uest'-on. Mi dubis pri ĝi, sed trovis ĝin en NPIV. Tio surprizis min. 5284 Hanging punctuation [Hanging indent estas en nia PO-dosiero sed mi hezitas pri Negativa interpunkcio. Signifo?] ... Jen klarigo pri la signifo: http://realworldstyle.com/hang_punct.html Mi ŝatas negativan krommarĝenon, sed mi ne tuj trovas similaĵon por la interpunkcioj. Tim Mi atendas ideojn. Dankon al Tim kaj al Bertilo. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj
Saluton amikoj, Mi bezonas iom da helpo. Jen terminoj kiujn ni ne havas en nia terminaro kun miaj sugestoj post la streketo: 91, 102 Webcast - (netraduku?) 103 Active Server Pages (ASP) - (netradukita en la francan) 113, 114, 115 kio okazos pri la tildo en ~640 x 480) ? 157 Play - Spekti 162 Start on click - Starti je alklako / Startigi per alklako? 166 Timing - Tempomezurado / Tempofiksado? 179 Quarter spin - Kvaronturno 180 Half spin - Duonturno 181 Full spin - Kompleta turno 198 Spokes - Spokoj 223 Trigger - Ekagi 260, 277, 321 sec - sek (la oficiala (ISO) mallongigo estas s) 263 Rewind when done playing - Rebobeni kiam spektita 287 On click - Je alklako 317 Loop until next sound - Iteracii ĝis sekva sono 351 Slide master - Ŝablona Lumbildo 357 Master (temas pri ŝablonoj ktp?) 491 1.5 Lines 829 AIFF (Audio Interchange File Format) 1159, 1161 Task pane - Taska panelo / folio? 1200 Loop count - Iteracia Mombrado 1246 Broken down metaobjects - Malkonstruitaj metaobjektoj 1649 Input method status - Stato de Enmeta Metodo 1654 Beamer 1732 Corner control - Angula regado 1734 Angle control - Angula regado (Ĉu same?) 2251 Braille Patterns - Brajlo 2255 Kanxi Radicals 2256 Ideographic Description Characters - Ideografiaj Priskribosignoj 2258 Hanunoo - (supozeble lingvo) 2259 Tagbanwa - (supozeble lingvo) 2260 Buhid - (supozeble lingvo) 2261 Kanbun - (supozeble lingvo) 2286 Connection pool 2287 Connection pooling enabled 2290 Enable pooling for this driver 2293 Pool Dankon, Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Traduko de sample
Arnold Victor wrote: On Apr 10, 2006, at 11:09 PM, Donald Rogers wrote: Saluton, Mi trovis en ooo-other, ke ofte la senco de sample ne estas statistika sed komerca. Ĝi estas io provizita kiel ekzemplo por provi, do specimeno. (ekzemple : sample files = specimenaj dosieroj) NPIV klare distingas inter la du vortoj: samplo kaj specimeno. Donald # FAKVORTO: STATISTIKA # Muestro eble estas PIVa, sed mi ne kapablas trovi malsamecon inter muestro kaj samplo, do mi uzos samplon cxie por la angla sample gxis kiam iu kontrauxas. (Tim Morley, 2004-06-04) # VarRad inventita de mi, kiu tute ne konas la fakon de statistiko. Muestro, tamen, estas PIVa. (Tim Morley, 2004-03-25) msgid StDev (Sample) msgstr VarRad (Samplo) Ĉu vi konsideris ekzemplero? Jes, sed mi opinias ke specimeno estas pli taŭga. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common
Joop Eggen wrote: tell operation (komparu al seek operation = enpoziciigo (laŭ KL) Mi tradukis kiel operacion 'tell', ĉar fakte ja temas pri Poziksa C tell-funkcio/programo por determini dosieran econ. Mi trovis informon pri operacioj seek kaj tell. Temas pri streams. Laŭ mia kompreno seek movas virtualan kursoron al dezirata pozicio, dum tell diras kie la virtuala kursoro situas. Do, kiel diri diru kie la kursoro situas en unu vorto? pozicio? Ĉu la alilingvaj teamoj tradukis ĝin? Donald P.S. Se vi volas detalojn, vidu ĉe http://www.mathematik.uni-ulm.de/oberon/0.5/lib/man/Streams.html Jen parto: The Streams module defines an extensible abstraction for byte oriented I/O-operations and implements an efficient buffering mechanism. A stream is a data structure which references two components: a sequence of bytes and a position. seek: *PROCEDURE*(s: Stream; cnt: Count; whence: Whence) : *BOOLEAN*; sets the current position in dependence of whence and cnt to: fromStart new position at cnt fromPos new position at the current position + cnt fromEnd new position at the length of the stream + cnt tell: *PROCEDURE*(s: Stream; *VAR* count: Count) : *BOOLEAN*; stores the current position into count. - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common
Tim Morley wrote: On 11 Apr 2006, at 10:34, Bertilo Wennergren wrote: Mi trovis informon pri operacioj seek kaj tell. Tio sonas kiel teknikaĵoj, kiujn uzanto de Ooo neniam bezonas legi nek kompreni. Se estas tiel mi proponas ne traduki tiujn vortojn, sed eble nur meti ilin inter citilojn, almenaŭ nun provizore. Tio ŝajnas al mi bona solvo. Mi konsentas. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] Tradukdemando: Standard
Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982 estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj? Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.) Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] hang up
Tim Morley wrote: Demandoj, do: -- Donald: kie en la tradukotaĵoj vi trovis hang up? (Mi ne tuj sukcesas trovi ĝin inter la dosieroj, kiujn mi havas ĉi tie). Ĝi troviĝas en ooo-common, sed mi ne notis la numeron, bedaŭrinde. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common
Kiel ni traktu la jenajn? OpenDocument file #1393 ktp Monikers #1127 supozeble Nomoj Starimage (ĉu ĝi estas tiparo, programo aŭ...?) tell operation (komparu al seek operation = enpoziciigo (laŭ KL) wildcard - ĵokero (laŭ KL) Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] 'po'
Tim Morley wrote: Mi volas nur anonci, ke mi ĵus unuafoje uzis la vorton 'po' en traduko de OpenOffice.org. :o) msgid The query covers #num# tables. The selected database type, however, can only process a maximum of #maxnum# table(s) per statement! msgstr La informmendo inkluzivas #num# tabelojn. Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume po #maxnum# tabelojn en informmendo. Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Sed, konsciu ke multaj esperantistoj diras ke po estas prepozicio post kiu oni neniam uzu akuzativon. Ŝajnas ke Kalocsay estis forte kontraŭ tiu vidpunkto, kaj li kun Waringhien verkis PAG-on. Mi sugestas ke vi legu la jenajn artikolojn en la revuo Esperanto: de Jan Werner, oktobro 2002 p1152-2 kaj de d-ro Pumpr, novembro 225-6. Pensu: ...treat _at the rate of_ at most M tables per statement. Eblas eviti la problemion, ekzemple: Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume #maxnum# tabelojn en informmendo. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
En KL por wizard troviĝas agordilo: Programo helpanta la uzulon agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon. La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas simila sed pli ĝenerala: wizard 2 (computing) a help feature of a software package that automates complex tasks by asking the user a series of easy-to-answer questions. t.e. helpa trajto de programaro kiu aŭtomatigas kompleksajn taskojn demandante al la uzanto serion da facilaj demandoj. Do ne nur por agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon. Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: persono kies profesio estas asistado. Se ni preterlasas la stultaĵon de Redmond (Tim) la homecon malaperas, ĉu ne? Al mi ŝajnas ke helpanto estas pli taŭga. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Pliaj konsiloj
Tim Morley wrote: Ho, dankon pro la ĝentilaj vortoj. :o) Mi konsentas, ke pli longdaŭra formo por la tradukaj gvidlinioj estus bone, sed restas ĉiam la problemo pri prioritatoj. Se iu bonvolus reverki ilin kiel retpaĝo, ni povus aldoni ilin al nia retpaĝaro ĉe http:// eo.openoffice.org. Ĉu iu volontulo ŝatus plenumi tiun tasketon por ni? Bonvolu anonciĝi. Mi entreprenos tion. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] Retejo: Calc
Tim kaj aliaj, Mi us finis traduki la demandojn kaj respondojn por Calc kaj mi utis in al nia retejo: Calc http://eo.openoffice.org/calc.html Mi trovis kelkajn erarojn en la anglalingvaj respondoj, do post iom da tradukado mi komencis kontroli la respondojn eksperimente. Tio plilongigis la aferon. Mi supozas ke unu-du eraroj temas pri anoj en la versioj. Ekzemple iam Standard fariis Default en kelkaj lokoj (felie). Anka mi rimarkis cimon: en kelkaj dialogoj se oni tajpas ne-askiajn signojn Calc konvertas ilin al spacetoj (ekzemple en Sort Lists). Mi raportis tion kiel Issue 47591. La respondo por demando 43 estas malusta en mia OOCalc versio 1.1.2. Mi provis trovi ustan metodon sed ne sukcesis. Mi trafis kelkajn demandojn pri terminoj. Jen tiuj, kiujn mi notis kun la traduko kiun mi uzis. Se ili ne kongruas kun io en OOoEo, bonvolu sciigi min. Se iu havas pli tagan sugeston, bonvolu sciigi min. w = Writer c = Calc decimal point (c26) - dekuma signo emdash (w37) - longa haltostreko hard return (w16) - linifinao hover (w2, c38) - (muso) vebas input line (c24, c46) - la nia po dosiero eniga linio; vere i estas kampo; en Calc i estas la kampo apud la supro kie oni tajpas, redaktas la elenhavon. localized (OSes) (c26) - mi evitis per lokaloj page edge lines (c7) - paeaj linioj ;-) span (c39) - etendi sort list (c28) - ordiga listo tag (w19) - etikedo tick (c38) - streko truncate (text) (c22) - fortrani workaround (c31) - metodo eviti la problemon workbook (c17, c21, c22, c23) - foliaro Se vi bonvole kontrolas la tekston konsideru u mi supozis tro da scio de la anglaj terminoj. (Tio ne estos problemo en la eventualaj dokumentoj por OOo versio 2, ar la menueroj ktp estos en Esperanto). Bondezirojn, Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] Retejo: Calc
Tim kaj aliaj, Mi preska finis traduki la demandojn kaj respondojn por Calc. Mi trovis kelkajn erarojn en la anglalingvaj respondoj, do post iom da tradukado mi komencis kontroli la respondojn eksperimente. Tio plilongigis la aferon. Mi supozas ke unu-du eraroj temas pri anoj en la versioj. Ekzemple iam Standard fariis Default en kelkaj lokoj (felie). Anka mi rimarkis cimon: en kelkaj dialogoj se oni tajpas ne-askiajn signojn Calc konvertas ilin al spacetoj (ekzemple en Sort Lists). Mi raportis tion kiel Issue 47591. La respondo por demando 43 is malusta en mia OOCalc versio 1.1.2. Mi provis trovi ustan metodon sed ne sukcesis. Mi trafis kelkajn demandojn pri terminoj. Jen tiuj, kiujn mi notis kun la traduko kiun mi uzis. Se ili ne kongruas kun io en OOoEo, bonvolu sciigi min. Se iu havas pli tagan sugeston, bonvolu sciigi min. w = Writer c = Calc decimal point (c26) - dekuma signo emdash (w37) - longa haltostreko hard return (w16) - linifinao hover (w2, c38) - (muso) vebas input line (c24, c46) - la nia po dosiero eniga linio; vere i estas kampo; en Calc i estas la kampo apud la supro kie oni tajpas, redaktas la elenhavon. localized (OSes) (c26) - mi evitis per lokaloj page edge lines (c7) - paeaj linioj ;-) span (c39) - etendi sort list (c28) - ordiga listo tag (w19) - etikedo tick (c38) - streko truncate (text) (c22) - fortrani workaround (c31) - rimedo eviti la problemon workbook (c17, c21, c22, c23) - foliaro Se vi bonvole kontrolas la tekston konsideru u mi supozis tro da scio de la anglaj terminoj. (Tio ne estos problemo en la eventualaj dokumentoj por OOo versio 2, ar la menueroj ktp estos en Esperanto). Bondezirojn, Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ek al la traduko de Verkilo (Writer)!
Tim Morley wrote: -- vidu la gvidilon (ligilon cxi supre), elektu dosieron *el sub Writer*, kaj anoncu vian elekton al la grupo Mi jam tradukis la unuajn 20 demandojn kaj respondojn sub Writer. Bolvolu, lasi al mi la reston de ili, ar mi preferas ke la enhavo havu konsekvencan stilon, vortuzadon kaj kaj formaton. Mi intencas fini la reston de Writer dum la semajnfino. Aliaj povos poluri in poste, se necese. Mi opinias ke la sistemo de po unu dosiero por iu demando kazos grandan laboron nun kaj poste kiam ni anos la formaton de la paoj por OOo versio 2. Tial mi enmetis la 20 en unu grandan dosieron. Ni povos disigi in poste se vi deziras, Tim. Ni anka devos redakti in kiam la esperanta versio 2.0 aperas ar la nuna versio temas pri la angla. u poste ni konservu la nunan version por helpi pri la angla versio 1.1.x? Mi opinias ke jes. Bondezirojn, Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ek al la traduko de Verkilo (Writer)!
Donald Rogers wrote: Tim Morley wrote: -- vidu la gvidilon (ligilon cxi supre), elektu dosieron *el sub Writer*, kaj anoncu vian elekton al la grupo Mi jam tradukis la unuajn 20 demandojn kaj respondojn sub Writer. Bolvolu, lasi al mi la reston de ili, ar mi preferas ke la enhavo havu konsekvencan stilon, vortuzadon kaj kaj formaton. Mi intencas fini la reston de Writer dum la semajnfino. Aliaj povos poluri in poste, se necese. Mi opinias ke la sistemo de po unu dosiero por iu demando kazos grandan laboron nun kaj poste kiam ni anos la formaton de la paoj por OOo versio 2. Tial mi enmetis la 20 en unu grandan dosieron. Ni povos disigi in poste se vi deziras, Tim. Ni anka devos redakti in kiam la esperanta versio 2.0 aperas ar la nuna versio temas pri la angla. u poste ni konservu la nunan version por helpi pri la angla versio 1.1.x? Mi opinias ke jes. Bondezirojn, Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] P.S. Mi us aldonis la dosieron writer.html al nia retejo kaj ligis de demandoj.html al i. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]