Mihxael:

>Mi ne scias chu traduki fizikan fak-vorton, kiu estas angle dirita
>"viscosity", hispane "viscosidad", kiel "viskozeco", estas tauga au
>ne. (Mi antau kelkaj tagoj uzis tiun vorton en Vikipedia artikolo.)

Vi probable ne estas la unua en la mondo kaj en la historio de E, kiu 
deziras uzi tiun cxi vorton. Cxu vi provis rigardi en terminaroj pri 
fiziko? (Mi momente ne havas mian ekzempleron de Katsumori cxemane.)

         http://www.uea.org/dokumentoj/terminaroj_ekde_1980.html#referencoj

Unu afero estas cxiuokaze eksterduba: la radiko "viskoz" ekzistas en PIV1 
kaj PIV2 (la vortlistoj estas atingeblaj rete).

Cxu skemisma ekvivalento kiel "malflueco" aux "viskeco" estus preferinda? 
"Viskeca" ekzistas ekde PIV1 kaj havas evidentan rilaton kun la faka 
signifo: ja la beroj de visko produktas tre viskecan/viskozan sukon. 
"Malflueca" estas eble pli travidebla, sed necesus trovi auxtoritatan 
fonton por gxin enkonduki kun tia faka signifo.

Plie indas demandi sin pri la nomo de la koncerna grando. Ja same kiel 
ekzistas diferenco inter "longeco" (la eco esti longa) kaj "longo" (la 
grando, per kiu oni mezuras longecon de io), indus havi la samon por 
distingi la grandon (kies mezurunuo nomigxas "puazo") kaj la econ de 
viskozaj fluajxoj, kaj mi supozas, ke gxuste tion vi celas! "Malflueco" kaj 
"viskeco" klare ne tauxgas por tia distingo. Viskozo/viskozeco pli tauxgus, 
sed gxis nun "viskozo"... estas speco de teksajxo (laux PIV1). Sxajnas al 
mi, ke oni senprobleme enkonduki "viskozo" kun la dezirata signifo de 
grando (la teksajxo "viskozo" estas eksternorma afero). Apogo al tiu uzo estas:

         http://www.fw.hu/eventoj/steb/vortaroj/si-unuoj.htm

Kore,

Marc

PS: Komencas min serioze zorgigi la lingvonivelo de multaj artikoloj en 
Vikipedio. Sercxante "viskozeco" mi trafis artikolon "debitsensilo", jam 
tre stranga pro la malgxusta uzo de "debit", kun tiaj frazoj kiel: "la 
rapidecmezuro c^e la anubaro estas, kiel la Pitottubo, bazita sur mezuri de 
premdiferenco inter la totala- kaj la statika premoj", "la kvina 
mezurpordego trovig^as al la malantauflanko de mezurturbo", "la statika 
premo, kiu regis c^i tie, transportigas al la malaltpremflankon"... 


Rispondere a