Je 8/31/07, Bertilo: > Sergio Pokrovskij: >> Eble "ideogramo" estus pli bona vorto ol "hieroglifo"; por mi >> egalas,
> Ankau "ideogramo" estas maltrafa vorto, kiam temas pri la Chinaj > signoj. Ja ekzistas ideogramaj elementoj en la China skribo, sed > plejparte la (nuna) China skribo ne estas ideograma. Jen leginda > Anglalingva pagho pri tio: > http://pinyin.info/readings/texts/ideographic_myth.html Jes. Tamen tiu argumentado estas malpli konvinka, kiam temas pri la japana skribo. T.e. la negativa parto konservas sian valoron, sed ne la pozitiva. Eble pli trafa estus, kiel menciite fine de la artikolo, "leksogramo", "vortosigno". -- Sergio
