Je 11/4/07, Harri: [...]
> Gxis nun mi vidas la vorton "pakto" difineblan nur cxi tiel: > "Vorto malofte uzata en nomoj de iuj intersxtataj juraj > interkonsentoj, precipe en ties pli-malpli popularaj nomoj." Principe mi konsentas, tamen mi dubas pri la epiteto "popularaj". Tio eble veras pri iuj aliaj lingvoj, sed en Esperanto la "pakto"j ne estas tre "popularaj"; ili estas iom uzataj, jes (precipe fare de esperantistoj en kies gepatra lingvo tia p-vorto estas populara); tamen ĝia uzo ja restas marĝena (kaj prave tiel). Cetere, ankaŭ via difino konstatas tion per sia dua vorto. Supozeble per "popularaj" vi celis ion alian -- eble "ĵurnalismaj", eble "vulgaraj" aŭ "neformalaj" aŭ "neĝustaj" (kio fakte estas la malo de la pretendata termineco). Krome, necesus aldoni referencon al "kontrakto". -- Sergio
