Dankon, Harri,

ke vi faris konkretan proponon.

Ni do havas - pakt/o:

(1.) PIV 2002:
"1 Libervola interkonsento pri rilatoj inter la koncernaj partioj: pakto pri 
kunlaboro. > kontrakto.
2. JUR Aparte grava intersxtata kontrakto: Internacia Pakto pri Civitanaj 
kaj Politikaj Rajtoj. > konvencio, traktato.

(2.) Jxeromo:
1. = JUR traktato -  en la interno de Eŭropa Unio pli kaj pli laŭtas la 
alvoko por amendi la Pakton pri Stabileco kaj Kreskado [2].
2.  (figure)  manifesto - Pakto de la Mondcivitanoj [3]

(3.) Harri
"Vorto malofte uzata en nomoj de iuj intersxtataj juraj interkonsentoj, 
precipe en ties pli-malpli popularaj nomoj."

(4.) Dmitri
"sopimuso".

(5.) Joop
"kontrakto por establi ligon, komunan grupon inter partioj." aux
"kunliga(/grupiga) kontrakto."

(6) Bernhard
1. JUR Kontrakto de internacia juro inter du aux pluraj sxtatoj, fiksanta 
aparte gravajn kaj fundamentajn aspektojn de iliaj juraj aux politikaj
rilatoj, ofte kun proceduraj reguloj pri paca solvo de disputoj: Internacia 
Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj (UN 1966), Pakto Ribbentrop-Molotov
(1939), Antikomintern-Pakto (1936, 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antikominterna_pakto), Pakto de Parizo aux 
Pakto Briand-Kellogg (1928, http://eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_de_Parizo). 
Kp. kontrakto, traktato, konvencio, akordo, interkonsento, vd. ankaux 
cxarto.

2. JUR Alianco bazita sur tia intersxtata kontrakto, precipe pri komuna 
militara aux defenda politiko: Varsovia Pakto (1955-1991). Kp. ligo

3. JUR (malofte) Simila baza kontrakto inter partioj de civila juro pri 
longdauxra kunagado: pakto inter akciuloj (por difini ekonomian celon kaj la
fundamentajn procedurajn regulojn). Kp. statuto, konstitucio.

4. fig.: Simila baza sindevigo celanta al longdauxra kunagado: pakto por 
laboro (nacia programo por lukti kontraux senlaboreco en kunlaboro inter
sxtato kaj la socialaj partneroj), pakto kun la diablo (superhomaj kapabloj 
kontraux la animo), pakto inter rabistoj / friponoj, pakto kun la vivo
(sindevigo al respekto de aliaj vivantajxoj kaj sana vivo).

Rim.: Ne eblas nete distingi la nocion "pakto" de aliaj internaci-juraj 
kontraktoj nomitaj ekz-e konvencio, traktato, akordo, internacia kontrakto 
aux simple kontrakto laux la historiaj tradicioj de diplomatio kaj la 
malunuecaj naciaj uzoj. Modernajn intersxtatajn kontraktojn oni nur plu 
malofte nomas "pakto".

(de) 1.-4. Pakt m

--------

Se mi bone vidas, la aliaj faris neniun konkretan tekst-proponon, sed 
skribis jen pri bona lingvo, jen pri latinaj diabloj, nazioj aux malsxato al 
iu popolo. Sen propra teksto-propono Serge rekomendas "aldonante al la 
'pakt'-paĝo la informon ke oni nepre rekomendas anstataŭe uzi la vortojn 
inter-konsent-o aŭ kontrakt-o".

Jxeromo referencas al artikolo de Cxina Radio Internacia de 2005-03-08 :
// http://esperanto.cri.cn/1/2005/03/08/[EMAIL PROTECTED]
kie la vorto "pakto" aperas 8-foje, i.a.
-  amendi la Pakton pri Stabileco kaj Kreskado de Eŭropa Unio
-  Tial en la praktikado de la pakto oni devas esti "pli fleksebla".
-  ... ŝtatĉefoj reasertis, ke la pakto devas plifortigi atenton al la 
ekonomia kreskado.

Vastsalto ekis la diskuton per sia demando, cxu pakto vere estas 
100-procente sinonima al traktato: "Se ia diferenco stila, nuanca aux 
kunteksta,
ekzistas inter "pakto" kaj "traktato", bv. nepre priskrib[i] tion."
.

** Do ek, la rondeto decidu. **
- Kian ReVo-n vi volas havi?
- Kiel detala gxi estu?
- Kia estu gxia pozicio inter aliaj referenc-verkoj (PIV, Vikipedio, aliaj)?
- kiujn uzantojn gxi celas?
- Cxu gxi respondu la demandon de Vastsalto?
- cxu gxi prisilentu "pakto", cxar superflua vorto?
- se ne, kiun difinon de "pakto" iu (kiu?) fine notu en la reto?

Kaj fine:
- cxu vi entute volas verki iun rete konsulteblan difin-vortaron aux cxu vi 
abonis al tiu listo pro iuj aliaj kialoj?

Jen fasko de eblaj motivoj, bv. kliki la por vi plej gravan:

: "estas agrable babili kun homoj kaj mia hejma memhelpa grupo jxus ferias";
: "mil vortoj suficxas - cxiujn aliajn mi volas gulagi; tial mi nepre devas 
bremsi Jxeromon, kiu sola ankoraux aldonas vortojn";
: "estas pli varme tie cxi ol en Vodkosibirsk";
: "mi volas protesti, ke Alasko kaj Kalifornio ne plu apartenas al la caro 
kaj ecx ne Finnlando kaj
Varsovio. ... 'stas plia skandalo de la latinaj diabloj, kiu faris pakton 
kun la PIV-ulacxoj, nazioj kaj klingonoj".


Bernhard

<<dif.gif>>

Rispondere a