Bernhard:

>Ni do havas - pakt/o:

[...]

Via provo difini la vorton estas sendube la plej serioza kaj pedanta el 
cxiuj, sed restas la fakto, ke la vorto ne havas suficxe establitan uzon. 
Provante produkti precizan difinon vi pli preskribas, ol priskribas. Mi 
preferas la versiojn de PIV aux de Jxeromo, kiuj diras nenion alian, ol ke 
temas pri la nomo, kiun oni fojfoje atribuas al kontraktoj aux traktatoj.

>Se mi bone vidas, la aliaj faris neniun konkretan tekst-proponon, sed
>skribis jen pri bona lingvo, jen pri latinaj diabloj, nazioj aux malsxato al
>iu popolo.

Mi skribis pri la emocia valoro de la koncerna vorto.

>Sen propra teksto-propono Serge rekomendas "aldonante al la
>'pakt'-paĝo la informon ke oni nepre rekomendas anstataŭe uzi la vortojn
>inter-konsent-o aÅ­ kontrakt-o".
>
>Jxeromo referencas al artikolo de Cxina Radio Internacia de 2005-03-08 :
>// http://esperanto.cri.cn/1/2005/03/08/[EMAIL PROTECTED]
>kie la vorto "pakto" aperas 8-foje, i.a.
>-  amendi la Pakton pri Stabileco kaj Kreskado de EÅ­ropa Unio
>-  Tial en la praktikado de la pakto oni devas esti "pli fleksebla".
>-  ... ŝtatĉefoj reasertis, ke la pakto devas plifortigi atenton al la
>ekonomia kreskado.
>
>Vastsalto ekis la diskuton per sia demando, cxu pakto vere estas
>100-procente sinonima al traktato: "Se ia diferenco stila, nuanca aux
>kunteksta,
>ekzistas inter "pakto" kaj "traktato", bv. nepre priskrib[i] tion."

Kaj mi sxajne respondis, ke efektive ekzistas ia nuanco (supozeble "stila", 
aux "propaganda").

>** Do ek, la rondeto decidu. **
>- Kian ReVo-n vi volas havi?
>- Kiel detala gxi estu?
>- Kia estu gxia pozicio inter aliaj referenc-verkoj (PIV, Vikipedio, aliaj)?
>- kiujn uzantojn gxi celas?

Gravaj demandoj, sed sen speciala rilato al la demando pri "pakto". Ne vere 
necesas respondi ilin, cxar ni havas preskaux dekjaran sperton kaj suficxas 
dauxrigi.

>- Cxu gxi respondu la demandon de Vastsalto?

Mi opinias, ke tio estis farita, ecx superabunde.

>- cxu gxi prisilentu "pakto", cxar superflua vorto?

Se mi bone komprenas, neniu postulas, ke oni gxin prisilentu. Sed multaj 
objxetas, ke oni pritraktu gxin pli funde, ol la E-a uzado ebligas.

>- se ne, kiun difinon de "pakto" iu (kiu?) fine notu en la reto?

La cxefa afero estas, ke temas pri speco de sinonimo por "traktato" kaj 
"kontrakto", sed en nedifineblaj okazoj.

>Kaj fine:
>- cxu vi entute volas verki iun rete konsulteblan difin-vortaron aux cxu vi
>abonis al tiu listo pro iuj aliaj kialoj?
>
>Jen fasko de eblaj motivoj, bv. kliki la por vi plej gravan:
>
>: "estas agrable babili kun homoj kaj mia hejma memhelpa grupo jxus ferias";
>: "mil vortoj suficxas - cxiujn aliajn mi volas gulagi; tial mi nepre devas
>bremsi Jxeromon, kiu sola ankoraux aldonas vortojn";
>: "estas pli varme tie cxi ol en Vodkosibirsk";
>: "mi volas protesti, ke Alasko kaj Kalifornio ne plu apartenas al la caro
>kaj ecx ne Finnlando kaj
>Varsovio. ... 'stas plia skandalo de la latinaj diabloj, kiu faris pakton
>kun la PIV-ulacxoj, nazioj kaj klingonoj".

Dankon pro la humuro!

Marc


Rispondere a