Teodoro:

Tre probable, tio estos afero je kiu esperantistoj neniam plene akordos;
cxiam estos tiaj "grizaj" vortoj, kiujn kelkaj traktas genre kaj kelkaj
sengenre.

Mi rediras, ke lau' mi la afero plene dependas de la nacia lingvo de la koncernaj esperantistoj. La Universala Vortaro tradukas "amik-" per "ami" en la franca kaj "friend" en la angla. Pensu pri la kerna signifo de "ami" kaj "friend" kaj vi havas la tutan malsamecon pri kiu ni diskutas c'i tie.

Neniu estas pli moderna, pli inisma, pli inteligenta, ktp. Ni simple parolas malsamajn lingvojn.

 Krom se la Akademio iam donos oficialan informon pri la afero.

La Akademio, lau' mi , ne povas oficiale deklari ion. Unue, se oni senpartie studas la Fundamenton, oni vidas ke la uzo de Zamenhof estis pli franceca ol angleca en c'i tiuj okazoj. Due la kvanto da esperantistoj uzantaj difinitajn vortojn sen seksa implico ankorau' estas tro malgranda por renversi la tradicion.

Cetere, en PIV mi legas c'e "amik-o" kiel unuan signifon la jenon: "Viro, kiu estas ligita kun alia per reciproka inklino, sed ne pro seksa au' familia rilato."

Do, lau' PIV la ebleco, ke amik- estus sen seks-indiko ne ekzistas.

Amike

Renato
Amike

Renato





~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~

Rispondere a