--- In [email protected], Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>
wrote:
>
> Stefo:
> 
> >Mi ja konsentas ke oni ne lezu la Fundamenton
> 
> Tre bone.
> 
> >(kaj mi pensas ke fakte mi ne faris).
> 
> Eble vi ne faris, sed la tuta diskuto movig'as c'iam pli for de la 
> Fundamento. C'u mi eraras?

Mi ne certas. Mi provis limigi la diskuton per la Fundamento, dirante
ke oni ne sxangxu la signifon de "frato", "patro" ktp.
Kompreneble, kiam mi diras ke *"virfrato" mallauxas la Fundamenton, mi
uzas kontrauxFundamentan vorton (kiun mi tial asteriskis).

> >Tia c'esigema komentado de vi (karaj Renato kaj Harri) s'ajnigas al 
> >mi ke vi havas "tabuojn" ekster la Fundamento.
> 
> Povas esti, sed vi konsentas ke ni diskutis pri almenau' kelkaj 
> proponoj, kiel ekzemple, sed ne nur tiu propono:

Eble mi misreagis, cxar viaj komentoj estis gxuste post _miaj_ lastaj
mesagxoj, per kiuj mi provis refundamentigi la diskuton (per mia eta
kontribuo).

> La reg'o Kleopatra bone regis. Li havis grandan armeon.
> 
> Tio havas sian logikon, sed temas pri alia lingvo. Pro tio mi kredas, 
> ke se ni restus en la Fundamento, ne eterne sed nur g'is parta venko 
> - kiam nur duono de la homaro au' ec' nur triono de la homaro parolas 
> Esperanton, c'io estus pli simpla.

Mi konsentas. Temus pri *"Esperanticxo".

Tamen restas la fakto, ke kelkaj radikoj / sufiksoj sxangxis sian
signifon rilate la sekson. Mi pensas ke ReVo devas gxuste distingi
inter "amiko" kiel persono kaj kiel viro. Al mi sxajnas ke ambaux
estas eblaj interpretoj, kvankam mi persone (kio ne gravas) pli sxatas
uzi "amiko" kiel vorton signifantan personon.

Kvankam ReVo ne estas gramatika verko (kiel PMEG), tamen la sufiksoj
"ge-", "-in" kaj "vir-" havu klarigojn, kiuj devas distingi, laux mia
opinio, inter genrohavaj kaj sengenraj substantivoj, laux la klarigoj,
kiujn mi posxtis hieraux.

Mi pensas ke tio estus tute lauxfundamentaj ReVo-eroj.

Cxiukaze, mi estas novulo en tiu cxi listo, kaj eble mi tute
miskonceptadis kiel kontribui.

Amike,
Stefo

Rispondere a