Renato Corsetti skribis: >Cetere, en PIV mi legas c'e "amik-o" kiel unuan signifon la jenon: >"Viro, kiu estas ligita kun alia per reciproka inklino, sed ne pro >seksa au' familia rilato." > >Do, lau' PIV la ebleco, ke amik- estus sen seks-indiko ne ekzistas.
Nu, kontraste al PIV, PV (Plena Vortaro de E., 1934) difinas "amiko"-n jene: "PERSONO, amata k amanta, kiu estas korligita kun alia pro inklino sed ne pro seksamo, nek pro familianeco." PIV sxangxis la difinon. Tio cxi estas unu el kritikendaj devojigxoj de PIV, kiu malproksimigas Esperanton for de vere internacia lingvo. Dume, ReVo nun difinas "amiko"-n jene: "PERSONO, amata kaj amanta, kiu estas korligita kun alia pro inklino sed ne pro seksamo, nek pro familianeco." Do Revo defendas mian uzadon pri "amiko". Mi deziras, ke ReVo neniam postsekvu PIV-on en cxi tiu punkto. Amike, 2008/02/06 [mer.] HIROTAKA Masaaki _______________________________________ http://www.vastalto.com/
