Hirotaka, tamen necesas kompreni, ke vortaroj gxenerale uzas gxeneralajn
vortojn. La portugala uzas kungerajn vortojn, tamen en tiuligvaj vortaroj
oni oftege legas: "Doktoro: persono aux tiu ktp.; Amiko: same; Aktoro: same;
Klerulo ("letrado"): same". Tiu ne estas tiom valida argumento. Ekz-e kelkaj
diras, ke ulo estas sengenra. (Kun tio mi konsentas, tamen ni devas
konsidere gxian kvazaux-viran uzadon). "Episkopo" etas virgenra. Revo
difinas tiun per "ekleziulo". Do la vorto estas sengenra?En tiu diskuto oni akceptas, ke amiko estas sengenra. En sia mirinda komentario cxe sia pagxaro (PMEG kaj aliaj tekstoj) Bertilo traktas pri tio. Li listas kelkajn vortojn viraj, kelkaj inaj, kaj aliajn neuxtraj. Li tamen konsideras tian kvazaux-virecon. Kiel li diras, oni evidente rajtas uzi la lingvon lauxvole, tamen ni bezonas akordi pri ia formala formo de lingvo. Mi opinias, ke klasikajxoj kaj altaj verkoj bone gvidas kaj helpas atingi tiun formalan formon. Se oni ne trovas en tiuj verkoj koncernajn ekz-ojn mi emas akcepti amiko'n kaj aliajn kiel kvazaux-virajn (kiel praktike klasas Bertilo) en individua referenco. (Kaj tiujn verkojn verkis plurnacia verkistaro.) Oni emas ekspliki tiun mankon de kocernaj ekz-oj per pluraj, diversaj argumentoj, ofte por gxustigi sian propran uzadon (pardonu la pleonasmon; mi celas emfazi). Mi pensas, ke tiuj povas uzi siajn lauxvolajn formojn senprobleme, tamen en formalaj verkoj gxeneralaj (kiel vortaroj) mi opinias oni evitu tiajn teoriajn vidpunktojn, kiujn oni devas gardi por propre individuaj verkoj, kiel juste faris Camacho. Kion vi pensas? Rimarku, ke mi jam komprenas la aferon kaj nune ne sxatus vidi en ReVo ia "amiko: viro ktp.", tamen mi cxiam konsideras la kvazaux-virecon de tiaj vortoj dum ties uzado por individua referenco. Respekte, F.
