2008/2/10 stefichjo <[EMAIL PROTECTED]>:
> Do, mi nur povas imagi uzi "-icx" anstataux "vir-" cxe vortoj, kiuj
> eblas kun "vir-". Do "amikicxo" anstataux "vir-amiko", sed ne
> *"viricxo" anstataux *"vir-viro", cxar *"vir-viro" estas redunda.

Fojfoje (notu!) oni ja "redunde" sed utile ripetas radikojn en vortoj.
 Pri "virviro", mi renkontis gxin fojfoje kiel intencan esprimon por
montri ke iu viro estas tre stereotipe vireca en la senco de aroganta
agresemo kaj trofiero ktp (kiel la hispana "macho").

> Por simetriigi vortojn kiel "patro", oni bezonus same seksindikajn
> vortojn pri la ina sekso, do (eble) *"matro". Tiam "gepatroj" kaj
> *"gematroj" estus samsignifaj, same *"gepatricxo" kaj "gematricxo",
> kaj same *"gematrino" kaj *"gepatrino". Por havi neuxtran vorton, oni
> havu vorton kiel *"parento", kun *"parenticxo" kaj *"parentino".
> Neuxtrigi "patro" (tre sxangxante la lingvouzon), sxajnas al mi
> nerealigebla, ecx nerealiginda.

Sed la propono enkonduki simetrian vorton "matro" necesus por cxiu
homa/besta (do vivula) vorto kaj radiko (frato, amiko, dio, diablo,
hundo, kato, bovo, regxo, grafo, fripono, -anto, -isto, -ulo, -ano,
polo, italo, germano, franco, ktp) kiu ambigue signifas ian vivulon
kaj ian viran vivulon (kun diversaj homoj malkonsentantaj pri kiuj
vortoj estas ambiguaj kaj kiuj ne!)

Ege pli simple kaj efike estus enkonduki unuopan sufikson (ekz "icx")
anstataux multajn, kaj simple diri ke cxiuj estajxaj vortoj vere
simple estas vivulaj kaj ne samtempe ambigue vivulaj kaj viraj.  Mi
konsentas ke tio estas nerealigebla (almenaux nuntempe, laux la forta
malakcepta reago al tiaj proponoj de la plejmulto de Esperantistoj)
sed por mi tia ideo estas pli eleganta, pli logika, pli alloga, kaj
realiginda ol la aktuala konfuza disputata regularo pri homaj vortoj.

amike
russ

Rispondere a