Von: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]> > Hm, malklara kaj malgxusta kiel ReVo 2 (= PIV 2002), cxu?
Jes. ReVo ankoraŭ konservas multe da atavismoj el PV, PV kaj la PIV-oj estas grandparte paŭsaĵoj de "Le petit Larousse", ne ĉiam sufiĉe kritike prilaboritaj. La koncerna signifo estas evidenta francaĵo, neinternacia kaj neesperanta. ... _____________ Kaj jen aliaj tri inter la konataj facilanimaj asertoj de Sergio, kiuj jam tiel ofte montrigxis negxustaj: La Akademio (!) difinis la vorton en la 3a OA (1921) tiel: // Elemento Bazformo Statuso BRO Oficiala difino CIRKUL/ cirkul/i 3OA BRO9: cirkuli --- France Angle Germane Pole circuler to circulate zirkulieren cyrkulować (noto) Ruse Hispane Itale Katalune Portugale -- circular circolare -- circular // http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?serchas=1&tt=1216962828&ve=cirkul&vg=-&vr=jes&vp=jes&vs=jes&vm=jes&vl=jes&vf=jes&vk=jes&va=1&tradukofr=1&tradukoen=1&tradukode=1&tradukopl=1&tradukoru=1&tradukoes=1&tradukoit=1&tradukoca=1&tradukopt=1#avtitolo "cirkul" evidente bazigxas sur latinidaj lingvoj. Gxi do - ne estas (nura) "francajxo" (laux Broccatelli eo-it 1984 tute same en la itala) - ja estas "internacia", cxar en pluraj latinidaj (k.a.) lingvoj - kaj "neesperanta" - en tiu gxenerala formo nura slogano de Sergxio surbaze de lia persona interpeto de tio, kio estas "esperanta". Cxu do oficiala vorto en la Akademia Vortaro povas esti "neesperanta"? Cxu ni fidu al la Akademio aux al Sergxio, kies furiozaj elkracxajxoj jam tiom ofte montrigxis ne bazitaj sur faktoj? Denove: Mi povas kompreni, ke oni preferas esprimi la signifon de ReVo 2 per aliaj rimedoj. Mi ne povas kompreni la cxiamajn malverajn kaj neadekvatajn apodiktajxojn de malfelicxa matematikisto ("mensa difekto", "plena kretenaĵo", "malkleraĵo" ktp.). Dezirante, ke vi retrovu vian ekvilibron, kara Sergio, salutas Bernhard
