Interesa! En la germana Polizeistunde aux Sperrstunde signifas:

La horo, je kiu publikaj trinkejoj kaj restoracioj devas fermi: mallonge 
antaux la ~ la gastejestro kutime invitas al "lasta mendo".

// http://de.wikipedia.org/wiki/Polizeistunde

Do la ordono de la sxtataj auxtoritatoj ne estas "restu hejme", sed "iru 
hejmen" (por protekti la publikan ordon, batalante kontraux alkoholismo, 
sxirmante la noktan trankvilon ktp).

Krause de-eo 2007 ne havas gxin. Vikipedio cxi-kaze ne inspiras. Laux LEO 
nek la franca nek la angla distingas:

couvre-feu / curfew = 1. Ausgangssperre (tio kontraux politikaj ktp. 
tumultoj, "restu hejme"), 2. Speerstunde (tiu kontraux dibocxemuloj, "iru 
hejmen").

En la itala laux LEO  ora di chiusura   - di ritrovi pubblici
en la hispana laux LEO  hora de cierre

// http://dict.leo.org/frde?lp=frde&p=thMx..&search=couvre-feu

Cxu eble "horo de deviga fermo", "horo de nokta fermo"?

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]>

...

La rusa termino "комендантский час" signifas, proksimume, "la polica
horo" (subkomprenate: ekde kiam oni ne rajtas eliri).

-- 
Sergio






Rispondere a