> Interesa! En la germana Polizeistunde aux Sperrstunde signifas:
> 
> La horo, je kiu publikaj trinkejoj kaj restoracioj devas fermi: mallonge
> antaux la ~ la gastejestro kutime invitas al "lasta mendo".

> couvre-feu / curfew = 1. Ausgangssperre (tio kontraux politikaj ktp.
> tumultoj, "restu hejme"), 2. Speerstunde (tiu kontraux dibocxemuloj, "iru
> hejmen").
> 
> En la itala laux LEO ora di chiusura - di ritrovi pubblici
> en la hispana laux LEO hora de cierre

Mi aldonas la finnan: ulkonaliikkumiskielto = ekstere-irada malpermeso

> Cxu eble "horo de deviga fermo", "horo de nokta fermo"?

La unua mesagxo je tiu temo petis esprimon por "la situacio en kiu 
regantoj malpermesas al homgrupo aux al la gxenerala logxantaro liberan 
movigxon surstrate". Se temas pri nur unu homgrupo kaj ne pri la 
gxenerala logxantaro, trinkejoj kaj restoracioj ne devus fermigxi.

Mi sxatas la formon "elirmalpermeso" pli ol "elirblokado". La radikoj 
"blok/" aux "blokad/" (apartaj radikoj laux ReVo) pensigas min pri 
fizikaj baroj ekster la hejmo. Gxenerale "curfew" temas pri legxaj 
blokoj, ne fizikaj.

Rispondere a