--- On Wed, 7/23/08, Bernhard Pabst:

Jes, tion mi trovas en eo-ru: (nokt)elirmalpermeso, kaj en la realaj
tekstoj, ekz-e

,----[ Ĉina radio: ]
| Mongolio nuligis noktan elirmalpermeson de ĉefurbo. ...
| la nokta elirmalpermeso de la 22-a horo ...
`---- http://esperanto.cri.cn/121/2008/07/05/1s83093.htm

,----[ Vikipedio: ]
| ... anoncante elirmalpermesojn por kvietigi tumultojn dum ondo de
| perforto. ...
`----[ http://eo.wikipedia.org/wiki/Tumultoj_en_Francio_en_2005 ]

> laux Krause de-eo 2007 "malpermeso forlasi la domon" (hm, hm)

La problemo de ĉi tiuj terminoj estas, ke ili pensigas pri
"hejmaresto" (house arrest).

Sed tradicia fiksado povas neprigi la bezonatan sencon.  Finfine la
angla-franca "curfew" (kovru la fajron) logike devus pensigi pri la
ordono mallumigi okaze de avia bombado ...

La rusa termino "комендантский час" signifas, proksimume, "la polica
horo" (subkomprenate: ekde kiam oni ne rajtas eliri).

-- 
Sergio




      

Rispondere a