--- On Wed, 7/23/08, Bernhard Pabst:

> Nu, tamen ankoraux plia propono.

> En la itala, simila al la franca kaj angla,
> coprifuoco. Minnaja tradukas per:

> 2. cirkulmalpermeso, malpermeso de cirkulado

Neniom da trafoj en la Reto.  Certe pli malbona ol la sufiĉe uzata kaj
fidinde atestita "elirmalpermeso".

Krome, tio estas malklara kaj malĝusta.

1. "Cirkulado" nur en iuj lingvoj signifas "stratpasadon"; en
   Esperanto tio ne estus ĝenerale komprenata laŭ la franca maniero.
   Por ruso tia uzo estas tute enigma -- supozeble ankaŭ por
   anglalingvano tia uzo estas malklara.  Normale temas pri io
   alisenca (ekz-e sangocirkulado, moncirkulado, varcirkulado ktp).
   Ekz-e "malpermeso je cirkulado de fremdaj valutoj, narkotaĵoj".

2. Eĉ en la lingvoj kie tiu stranga uzo de "cirkuli" ekzistas, ĝi
   havas pli specialan sencon: "Allez, circulez!" ne rilatas al tio,
   ke oni sin trovas surstrate, ĝi estas malpermeso HALTI.

-- 
Sergio




      

Rispondere a