Hm, malklara kaj malgxusta kiel ReVo 2 (= PIV 2002), cxu? cirkuli (ntr)
1.
Rondire moviĝi: la sango cirkulas de la koro al la koro tra la pulmoj.
2.
Ire kaj reire moviĝi: amaso da homoj kaj veturiloj cirkulas en la urbo;
estas malpermesite staradi: cirkulu!
3.
Pasi de iu al alia: mono, varoj cirkulas; ripeti unu el la komunuzaj
frazoj, kiuj cirkulas en la mondoZ; famo, epidemio cirkulas.
cirkulado
Movo de io, kio cirkulas: vigla cirkulado de homoj. trafiko.
Mi povas kompreni, ke oni preferas pro iu kialo "(nokta) elir-malpermeso"-n
al "(nokta) cirkul-malpermeso". Mi ne povas kompreni, Sergio, viajn dauxrajn
apodiktajn jugxojn ("malgxusta", "fusxa", "idiota", kontrauxfundamenta,
ktp-a). Via baza miskompreno, Sergio, cxi-kaze, sed ankaux en via interpreto
de la Fundamento estas, ke vi pensas pri matematike absoluta, pura, klara
boneco kaj gxusteco. Sed tio nek ekzistas en la pokaj reguletoj de la
Fundamento, nek tie cxi. Ekzistas cxiam nur gradoj, ne nigra-blanka, sed nur
hele aux malhele griza.
Felicxe Zamenhof estis kuracisto, ne matematikisto. Li bone komprenis, ke
interhoma "absoluta lingvo" estas nek ebla, nek dezirinda (krom eble en
matematiko (?), sed pri tio ne temas tie cxi). "Cirkuli" (3a OA de 1921)
estas de pli ol 85 jarojn bone enkondukita vorto en Esperanto ankaux en la
senco de ReVo 2, kaj tra PV kaj PIV eniris multajn, multajn naciajn
Esperanto-vortarojn. La traduko de Minnaja estas tute gxusta kaj akceptebla.
Cxu pro iuj argumentoj oni preferas alian tute guxstan kaj akcepteblan
tradukon estas alia demando.
Elemento Bazformo Statuso BRO Oficiala difino
CIRKUL/ cirkul/i 3OA BRO9: cirkuli --
France Angle Germane Pole Ruse
circuler to circulate zirkulieren cyrkulować (noto) --
//
http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?serchas=1&tt=1216812645&ve=cirkul&vg=-&vr=jes&vp=jes&vs=jes&vm=jes&vl=jes&vf=jes&vk=jes&va=1&tradukofr=1&tradukoen=1&tradukode=1&tradukopl=1&tradukoru=1#avtitolo
Kial vi dauxre klopodas semi dubojn per viaj senbazaj apodiktaj jugxoj,
Sergio? Cxu vi ne foje povas klopodi iom malpli gxeni? Kial nur vi tiom
malsxatas kaj timas la vivon kaj senespere alkrocxas al via sensuka
"logiko"?
Mi vere bedauxras vin
Kunsente
Bernhard
P.S.: Kompreneble, James, oni ankaux povus pensi pri "malpermeso
cxirkauxiri" aux io simila. Cxu iu el la proponoj jam suficxas por via
traduka tasko aux cxu cxiuj gxis nun estas nekontentigaj?
-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Mittwoch, 23. Juli 2008 10:55
Betreff: Re: [revuloj] Elirblokado? (toque de recolher, toque de queda,
couvre-feu, curfew, Ausgangssperre...)
--- On Wed, 7/23/08, Bernhard Pabst:
> Nu, tamen ankoraux plia propono.
> En la itala, simila al la franca kaj angla,
> coprifuoco. Minnaja tradukas per:
> 2. cirkulmalpermeso, malpermeso de cirkulado
Neniom da trafoj en la Reto. Certe pli malbona ol la sufiĉe uzata kaj
fidinde atestita "elirmalpermeso".
Krome, tio estas malklara kaj malĝusta.
1. "Cirkulado" nur en iuj lingvoj signifas "stratpasadon"; en
Esperanto tio ne estus ĝenerale komprenata laŭ la franca maniero.
Por ruso tia uzo estas tute enigma -- supozeble ankaŭ por
anglalingvano tia uzo estas malklara. Normale temas pri io
alisenca (ekz-e sangocirkulado, moncirkulado, varcirkulado ktp).
Ekz-e "malpermeso je cirkulado de fremdaj valutoj, narkotaĵoj".
2. Eĉ en la lingvoj kie tiu stranga uzo de "cirkuli" ekzistas, ĝi
havas pli specialan sencon: "Allez, circulez!" ne rilatas al tio,
ke oni sin trovas surstrate, ĝi estas malpermeso HALTI.
--
Sergio
<<sin.gif>>
