james:
> Mi bezonas la tradukon de "toque de recolher" (angle: curfew)

se vi sxatas eksperimentemon, de diego uzas "kurfo"n en "cent jaroj de soleco",
1992:
  "en la horoj de kurfo ili frakasis kolbo-bate pordojn"

"granda vortaro franca-esperanta", 1992, tre klare sed iom longe proponas
"noktelirmalpermeso"n.

bernhard:
> Laux LEO nek la franca nek la angla distingas:
> couvre-feu / curfew = 1. Ausgangssperre (tio kontraux politikaj ktp.
> tumultoj, "restu hejme"), 2. Speerstunde (tiu kontraux dibocxemuloj, "iru
> hejmen").

koncerne la francan tio sxajnas al mi malgxusta aux almenaux malofta.  kutime mi
auxdis esprimojn kia "fermohoro" aux simila...

jxeromo

Rispondere a