Mireille:

Pardonu, ke mi ne komprenas vian respondon ĉu vi povas pluskribi?

Mi volis nur diri, ke en Esperanto foje oni uzas la viran/ĝeneralan radikon kaj por indiki viron:

Marta: "Mi amindumas kun lernanto en mia klaso."

kaj pro indiki personon ĝeneralan sendepende de la sekso:

"La lernanto devas konduti senriproĉe."

Similan uzon faris Fernando, kiam li diris "Saluton, sinjoroj!" sed evidente volis aludi al ĉiuj listanoj.

Kiam kunĉeestas sinjoroj kaj sinjorinoj ŝajnas al mi ke prefere oni
vortigu per "gesinjoroj" .

Certe. Tiu estas la normala uzo en Esperanto.

Amike

Renato


Rispondere a