2008/11/4 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>: >> * "pilot" = piloto, sed "pilotka" ne estas pilotino sed cxapo >> portata de piloto > > Ne nepre tiel. "Pilotka" estas sekvo de homonimio: la sufikso -k > povas roli kiel -aĵ (kaj tial "pilotka" signifas fakte "pilotaĵo", la > "pilota ĉapeto" -- kaj ĉapeto jes estas ingenra).
Nu mi ne scias kion diri: miaj polaj vortaroj kaj polaj amik(in)oj diras ke "pilotka" signifas nur la cxapon, ne "pilotino", kaj ke ili mem ne uzus "pilotka" por ina piloto. > Kp la dancon "polka" (polko), kiu signifas kaj "polaĵo", kaj "polino". Interesa ekzemplo kie (versxajne malkiel "pilotka") la ka-vorto ja havas 2 sencojn... >> * "maszynista" = lokomotivestro, sed >> "masynistka" estas tajpisto (!) > > Ne. "Maszynistka" estas tajpistino. Estis vera problemo, kiel nomi > viron tajpiston (kvankam en mia vivo mi neniam renkontis tian). Tajperaro - mi celis tajpistinon. (Eble cxar por mi ne necesas nek gravas indiki sekson de la laboristo, mi subkonscie ellasis la "in"!) Dankon pro la korekto. > Fakte mi iom dubas, ĉu anglalingve estus tute konvena uzi la vorton > "historian", "chemist" ktp por nomi lernejan instruiston pri koncerna > fako? Ja oni diris "history teacher/professor" kaj "chemistry teacher/professor" laux mia sperto. (Sed la demando cxu estas misuzo de la vorto uzi "chemik" por "instruisto de cxemio" estas aparta demando kiu ne rekte rilatas al la malsimetrio inter "chemik" kaj "chemiczka". :) > Eble vin konsolos en la rusa lingvo la situacio estas spegule > simetria: teon la rusoj nomas per ĝia vera nomo "ĉaj", kiu estas > virgenra; kaj la karesa diminutivo "чаёк" (teĉjo?) homonimas kun la > virgenra -ul. :) > Tio parte spegulas la realon -- sed ankaŭ estas objekto de multaj > troigoj -- probable kaŭzitaj de supraĵa konatiĝo kun izolaj lingvaj > faktoj, sen la kompleta vido de la tuta lingvosistemo. La tuta > lingvosistemo donus sufiĉe da materialo ankaŭ por la spegule simetriaj > faktoj. Probable jes. (Tamen mi konas denaskajn polalingvanojn, kiuj ankaux perceptas seksismon en la pola, do versxajne ne NUR temas pri miaj antauxjugxoj kiel pola komencanto... :) amike russ
